Dum la en Moskvo okazinta konferenco ili faris la jenan deklaron:
«La malamikoj de l’ laborist-vilaĝana registaro estas ankaŭ malamikoj de l’ novigata Eklezio. „Viva Eklezio“ kontraŭstaras la kapitalismon kaj ekspluatadon de l’ laboro.»
«En sia agado „Viva Eklezio“ sin apogas sur vilaĝanan pastraron, kiu estis ĉiam premegata de episkopoj, monakoj kaj vilaĝaj burĝoj.»
«Fakto reala, nekontestebla kaj neŝanĝebla estas la disigo inter la Eklezio kaj la Ŝtato. Inter ili ekzistas neniu ponto. Ĉiu iras sian propran vojon.»
Sed malgraŭ ŝajna unuanimeco la skismanoj ne interkonsentis pri ĉiuj demandoj. En la skisma «Viva Eklezio» naskiĝis dum la konferenco mem alia skismo. La episkopo Antonin iniciatis pli progreseman grupon, kiu titoliĝas «Eklezia Renesanco». Tiam la «Viva Eklezio» decidis la eksigon de Antonin.
Sed ŝajnas, ke tiu episkopo estas elturniĝema kaj maltimema viro. La anatemojn de la «Viva Eklezio» li rebatos per tiuj de la «Eklezia Renesanco». Kiu kredulo povas nun scii kie estas la vera Eklezio?…
La religia potenco malnova ŝanceliĝas. Ĉu ĝi falos kiel falis la carismo? La grandaj skuoj de la Revolucio ne ankoraŭ senmoviĝis. Falas kadukaĵoj. Nova mondo naskiĝas en ruboj kaj detruaĵoj. Kiel fartos la naskiĝinto?
Atentu! gigantaj vartistoj: Lenin, Trockij, k.a.…
Ĉe Vegetaranoj
Unuhora veturado per vagonaro, poste duonhora piedirado tra kampoj kaj jen, k‑doj Nekrasov, Demidjuk kaj mi alvenas ĉe la vilaĝo Tajninskoe apud Moskvo. Tie troviĝas vegetarana laborkolonio. Ĝi konsistas el 37 personoj, el kiuj 20 infanoj ambaŭseksaj. La kolonianoj okupas sin per diversaj laboroj, ĉefe per terkulturado. Tie estas presata «La Nova Epoko». La infanoj estas instruataj ĉe la kolonio.
Nin akceptis s‑ano Szabuniewicz, animo de la kolonio kaj eldonanto de «Teristo». Altkreska, nudpieda, nudkapa, san- kaj energiaspekta estas nia gastiganto. Flue kaj bele li parolas en esperanto. Sed esperantistoj estas en la kolonio. Nia lingvo ne estas lernigata al la infanoj. Mirigite pro tio mi demandis amindan junulinon, la instruistinon, se mi ne eraras, kaj ŝi respondis: «Esperanto ne povas nun utili al ili; tia instruado estus do sencela…»
Stranga vidpunkto! Mi opinias male ke esperanto devas esti la bazo mem de vere humana, sennacieca edukado. Doni al infanoj ilon, ebligantan interkonatiĝon kun individuoj el la tutmondo ŝajnas al mi la gravaĵo en nia esperanta movado kaj nepra necesaĵo en vere humaneca instruado. Nur tiel oni povos sennaciigi la menson de la venontaj generacioj.
Kaj mi demandas min: Ĉu tiuj kolonianoj ne tro atentas pri la oportunaĵoj de la kolonio? Ĉu ili ne emas malampleksigi sian mondkomprenon proporcie al la rondeto en kiu ili vivas? Ĉu tiu pacaspekta oazo estas kvazaŭ nacieto fermata al eksteraj fluoj? Mi tre deziras ekscii pri tio.
Tiujn enmemajn demandojn mi ne komunikis al mia interparolantino. Mi silentis, aŭskultante ŝian muzikan voĉon. Estis belvetero. Forte ĝuante la pacigan kadron, la kvietigan atmosferon de tiu kampa loko, mi lasis min konduki al ia reva regiono. Kial diskuti? Estas multe pli agrable revi…
Ŝajnas, ke la spirito de Tolstoj vivas en la kolonio. Volonte mi restadus ĉi tie. Sed ĉu la bildo, kiun image mi prezentas al mi respondas al la realeco?
Mi demandis s‑anon Szabuniewicz, ĉu li estas kontenta pri la funkciado de la kolonio.
– Ne tute, respondis li. Por ke ĉio bone prosperu estus necesa nur unu sola estro al kiu ĉiuj obeus. La ideala regado de la kolonio estus ia monarkio. Pro nia demokratia, liberecana mastrumado, okazas kelkfoje, ke rikoltado ekzemple malprosperas, tial ke, je la taŭga momento, ne konsentis ĉiuj kolonianoj partopreni urĝan laboron. Iuj, ne pro malbonintenco, sed verŝajne pro nekompreno, ne konscias pri urĝeco de iuj taskoj. Sed, aldonis s‑ano Szabuniewicz, ni tamen ĉiuj vivas pace kaj en sufiĉa bonstato – konsidere la nuntempon…
La eldonanto de «Teristo» estas entuziasma partiano de la socialista sistemo de Henry George. Ĉiuj socialistoj pli malpli scias, ke tiu sistemo forigas ĉian rajton je mastreco de l’ tero. Kiel la akvo kaj la aero, la tero apartenu al ĉiuj. La amerikana socialisto konsentas nur pri rajto je transportebla propraĵo kaj rezultaĵoj de l’ laboro. Por reĝustigi ĉion en la socio sufiĉus anstataŭigi ĉiujn impostojn per rento, difinota laŭ la valoro de la okupata tero kaj pagota de la okupanto.
En okpaĝa broŝureto Szabuniewicz koncize klarigas sian komprenon pri la efektivigebleco de la doktrino de Henry George. Ĉio okazus pace, senperturbe kaj venos «la regno de Dio» sur la teron.
Mi ne longe cerbumis por kompreni la «terismon». Pro tio mi ne intencas kritike rilati al ĝi. Tamen ĉe mi tuj estiĝas jena penso: kie troviĝas la instigilo, kiu movos la popolamasojn por apliki tiun sistemon? Ĝi povas allogi nur religiemajn idealistojn, ne la tutan proletaron. En la Marksana doktrino oni trovas solidan bazon: la klasbatalon. Ĝi estas fakto, ne teorio. Sekve la taktiko konsistas simple en utiligado de tiu klasbatala fakto por igi la kapitalismon «akuŝi» socialismon.
Sed niaj pacemaj Tolstojanoj ne konsentas pri klasbatalo. Ili ne volas rezisti perforte la perforton.
En tiu mia konstato ili vidu nenian riproĉintencon. Mi ne dubas pri ilia sincereco – kaj sinceruloj ne meritas riproĉon. Tre atentemaj pri la morala vidpunkto ili, miaopinie, ne sufice taksas la ekonomian faktoron. Sed, bedaŭrinde, estas vero, ke kompense la marksanoj malprave atentas ne sufiĉe pri la moralaj fortoj…
Ligna domo. Apuda teraseto kun tegmento kaj ĉirkaŭbarilo. Ombroriĉaj arboj. Sesope ni sidas ĉirkaŭ tablo provizumita per bongustaj vegetaĵnutraĵoj.
Miaj gastigantoj tre deziras ekscii pri miaj impresoj. Kvankam ili ne estas tre bonaj, ŝajnas, ke, laŭdire de miaj kunmanĝantoj, mi ne vidis la bildon sufiĉe nigra. Oni ne ŝatas la bolŝevikan reĝimon ĉi tie…
– Vi devus demandadi kamparanojn, proponis s‑ano Szabuniewicz.
– Volonte.
Nu, manĝinte, ni vizitos iun «muĵikon», loĝantan proksime de ĉi tie.
Ĉe kamparanoj
Alvenante ĉe la kamparano ni renkontis lin en lia korto. S‑ano Szabuniewicz klarigis, ke mi estas «Franco», alveninta Moskvon antaŭ du semajnoj kaj deziranta interparoli kun iu «muĵiko».
Tiu ĉi estas altkreska, fortika viro kun longa nigra barbo, longaj haroj kaj malgrandaj okuloj. Parolante li faras gestojn kaj en lia sendenta buŝo vidiĝas salivŝaŭmo. Szabuniewicz resume tradukas liajn dirojn. Unue la kamparano volas scii, ĉu mi apartenas al iu politika partio. Aŭdinte, ke mi estas komunisto, li fariĝas sindetenema kaj tuj diras, ke ĉiuj partioj estas malbonaj. Nur afero estas necesa: labori. La partioj disigas la homojn.
Mi rimarkigis, ke ankaŭ la religioj disigas la homojn kaj okazigas iafoje furiozajn batalojn. Nu, tiaokaze la religio ankaŭ estas malbona, iom embarasigite respondis la kamparano…
– La Registaro forprenas ĉion, dum ni malsatas. Ĉiu devas labori kaj ĝui sian laborprodukton, li ripete akcentis.
Mi diris, ke tia estas ĝuste la devizo de l’ komunismo. Li konsentis kun la devizo, sed aldonis, ke la komunistoj, kiujn li vidis, ne laboras, estas nur «sinjoretoj» bone vestitaj…
Ĉar mia interparolanto ne povis ne scii, ke ĉe la najbara kolonio oni eldonas gazeton kaj instruas infanojn, mi demandis ĉu li konsideras tion kiel laboron. Li konsentetis, sed, miaopinie, tute ne estis konvinkita pri tio. Kredeble estas ĉe nia «muĵiko» iom da suspekto pri tia laboro. Kvazaŭ rekantaĵe li ripetis:
– Ĉiu devas labori… Venu iu, kiu diros tion, kaj al kiu ĉiuj obeos.
– Venu iu Mesio, mi konklude respondis, konstatante ĉe tiu kamparano mesianisman menson…
Mi vizitis alian kamparanon, junan viron, kiu dum kelka tempo laboris en fabriko kaj revenis ĉe la kamparo pro manko de laboro. Lia domo el ligno, kiel ĉiuj ĉi-tieaj domoj, estas sufiĉe agrabla kaj pli loĝinda ol kelkaj kamparanaj domoj, kiujn mi vidis en Normandio kaj Bretonio. Sed oni rimarkigis al mi, ke ĉi tiu vilaĝo, proksima de Moskvo, tre malsimilas la aliajn, troviĝantajn malproksime de urboj. En tiuj vilaĝoj la «isbas»[14] (dometaĉoj) estas malgrandaj kaj staras proksime unuj de aliaj. Kiam okazas incendio (proksimume ĉiudekjare), ĉiuj domoj en la vilaĝo forbrulas. Se kleruloj atentigas la kamparanojn pri la danĝero de tiu proksimeco, ĉi-lastaj respondas: «Mia patro konstruis tiel, nia prapatro ankaŭ konstruis tiel, ni devas fari same.» Kaj ili rekonstruas domojn ĉe la sama loko.
[14]
Franca transskribo kaj franca plurnombro de la rusa «изба» (plurnombre «избы»). Transskribo esperanta estus «izbá», «izba»oj; aŭ asimilite «izboj». (