Выбрать главу

Kiu ne estas ege egoista; kiu havas iom da sentebleco ne povas konsenti kun la nuna sociaranĝo. Estas kondiĉo pri ebleco de progresado senĉese kontraŭbatali kion oni juĝas malbona. Cetere mi apartenas al la proletara klaso kaj ne povus perfidi ĝiajn interesojn.

Nu, la Soveta Rusio kaj la IIIª Internacionalo batalas profite al la Proletaro. Cetere, kiam oni vidas, ke la sovaĝa faŝismo malvolviĝas en preskaŭ ĉiuj landoj; kiam oni prezentas al si tion, kio okazos, se ne plu regus oriente la ruĝa sovetreĝimo, tiam oni ne povas ne subteni kaj defendi la Rusan Revolucion.

Ĝiaj gvidantoj estas grandparte sinceraj viroj, energiaj, harditaj kaj celkonsciaj. Malgraŭ multe da eraroj, cetere de ili mem konfesitaj, mi opinias, ke ili estas la pli kapablaj por gvidi la laboristaron en ĝia malfacila batalo kontraŭ la ekspluatistaron.

Mi restas konvinkita, ke la rusaj revoluciuloj faris ĉion eblan por starigi en Rusio socialisman sociaranĝon. Ili ne sukcesis. Sed notinde estas, ke mi ne aŭdis iun dirantan: «Se mia partio havus la potencon, la provo pri starigo de socialismo ne fiaskus.»

Ĉiuj do ni, samcelanoj, ĉu komunistoj, socialistoj, sindikatistoj aŭ anarkistoj, staras antaŭ malfacile solvebla problemo: la forigo de la nuna kapitalsistemo, la forigo de ĉia ekspluatado di la homo de la homo.[19]

Hodiaŭ mi opinias, ke la kapitalo estos ankoraŭ longe bezonata por funkciigi la socion. Se mi eraras, des pli bone. Sed se oni opinias necesa la kapitalon, oni almenaŭ celu starigi unuecan monon tutmondan.

Mia hodiaŭa opinio pri solvo de la socia problemo povus resume esti eldirata per du imperativaj propozicioj:

Estu unu sola mono.

Estu unu sola lingvo.

──────

Mi nur priparoletis la ĉi-suprajn demandojn. Por studi ilin kiel decus multaj paĝoj estus necesaj. Tute mi ne intencis prezenti al la legantaro kompletan tezon, sed nur montri mian nunan spiritstaton. Mi celis altiri la atenton de la pripensemuloj al problemoj, kiujn ĉiu revoluciano devas zorge prikonsideri. Ni ne estu kreduloj, sed nur sinceruloj senĉese kontrolantaj la pravecon de siaj opinioj.

E. Lanty

Noto de la kompilinto

Escepte de pluraj «absolutaj participoj», la evidentajn gramatikajn erarojn (tre malmultajn) mi korektis. Kelkajn kompreneblajn arkaismojn mi lasis, ekz. proletario, internacionalo. Anstataŭ: fasĉistoj, Kaŭkaso, rezumi, konkiri – mi tajpis: faŝistoj, Kaŭkazo, resumi, konkeri.

En la Fikŝenbuka versio la tro multaj Lantiaj mallongigoj estas plenvortigitaj. Pluraj mistransskriboj de rusaj vortoj estas ĝustigitaj. La titola mallongigo «K‑do» estas munuskligita.

вернуться

[19]

= ekspluatado de la homo fare de la homo [«di» estas sensukcesa neologismo por indiki gramatikan objekton]. (Red.)