Выбрать главу

– Ĉu vere Henri Barbusse interesiĝas pri tiu demando? iom mirigite demandis Rakoŝi.

Tiam mi prezentis al li ekzempleron de la lernolibro eldonita de Federacio de revoluciaj esperantistoj franclingvaj por kiu verkis Henri Barbusse antaŭparolon. Rakoŝi trarigardis la libron kaj diris:

– Bonvolu sidiĝi.

De tiu momento la tono de nia interparolado iom dolĉiĝis. Mi klarigis pri nia movado, montris la cirkuleron de l’ Franca Ministro ktp. Post dudekminuta interparolado, Rakoŝi konfesis, ke eble nia agado povos utili la komunismon, sed konkludis, ke nun Komintern ne povas okupiĝi pri la demando.

Tiam mi respondis, ke tute ne estas mia intenco tedi la komunistajn gvidantojn per antaŭtempaj postuloj. Tia ne estas mia misio. Mi nur venis por esplori la laborojn de la Studkomisiono por alpreno de helpa lingvo en la IIIª Internacionalo, kiu estis starigata dum la IIª Kongreso. Mi devas ekscii ĉu la komunistoj povas prave konsideri tiun entreprenon kiel seriozan kaj indan je atento de ĉiuj komunistaj mondlingvanoj. Kaj mi aldonis, ke kvankam mi estas esperantisto mi estas preta propagandi kaj instrui iun ajn lingvon oficiale alprenitan de Komintern.

Aŭdante la vortojn: «laboroj de la studkomisiono» Rakoŝi ridetis kaj tiam diris kion mi jam resume raportis en la oktobra numero de «Sennacieca Revuo» Li aldonis, ke neniu rajtas sin apogi sur la Komintern por propagandi iun ajn internacian lingvon.

Restis al mi nur peti oficialan ateston de tiu deklaro por esti plenuminta mian mision. Senhezite Rakoŝi liveris al mi la dokumenton, kies originalan franclingvan tekston niaj legantoj jam konas.

Mi plue devas noti, ke, pro neekzisto de esp. komunista organizaĵo en Rusio, mia pozicio antaŭ Rakoŝi ne estis favora. Li eĉ min avertis, ke mi ne devas fidi al iu ajn esperantisto. «Multaj estas kontraŭrevoluciuloj», li aldonis, «Estu singardema, prudenta en viaj rilatoj kun esperantistoj…»

En Esperantio

Dank’ al Sankta Cirilo kaj lia frato Metodo, la slavoj havas specialan alfabeton. – Kaj tio ankoraŭ iom pli apartigas ilin de la aliaj popoloj. Okcidentano, kiu ne lernis la rusan alfabeton, ne kapablas eĉ legi iun vorton. Sur la ŝipo, rusa kamarado iomete instruis al mi la rusajn literojn. Mi do sukcesis legi la nomon de la strato, kie staras la hotelo «Lux», Tverskaja. Ĝuste sur tiu strato ankaŭ troviĝas la redaktejo de «La Nova Epoko», kiun mi intencis viziti. Mi do povis sen plano trovi la lokon. Tie mi trafis plej afablan kaj bonkamaradecan akcepton. Sonis esperanto bele kaj flue en la buŝoj de la rusaj samideanoj. Mi ne plu sentis min en fremda lando.

Ĉeestis k‑do Nekrasov, redakcia sekretario de la revuo, k‑do Polakov, prezidanto de l’ rusa sekcio de E.L.A., k‑do Demidjuk, kiu okupas altan postenon en la ruĝarmeo, kaj k‑do Futerfas, kiu kritikeme kaj bildriĉe parolas en vera oratoro, kia li estas.

Neniu el ili apartenas al la Komunista Partio. Ili nur simpatias la komunismon kaj lojale kunlaboras kun la Soveta Reĝimo. K‑do Futerfas estas anarkisto. Iam li estis arestita pro falsa denunco. Amuza fakto: Ĉar oni trovis ĉe li multajn dokumentojn esperantlingvajn, estis la idisto Milter («Ĉekisto») kiu esploris la esperantajn tekstojn. Tial ke oni trovis nenion suspektindan, Futerfas estis liberigata.

Dirinte mian deziron ekinterrilatiĝi kun esp. komunistoj, tuj estis proponate al mi viziti k‑don E. Drezen, kiu oficas en la Kremlo.

La morgaŭan tagon antaŭtagmeze, akompanate de Nekrasov, mi iris al Drezen.

Apud unu el la enirejoj de, l’ Kremlo, humile sin apogas al la fortika muro ligna budo, kie oni devas peti enirpermeson. Enviciĝe ni staris proksimume duonhoron kaj fine ricevis la bezonatan enirpermesilon. Provizumite de tiu paperaĵo ni aliris grandan portalon, kie vico da deĵorantaj soldatoj stare gardis la enirejon. Montrinte la enirpermesilon ni trapasis sub alta arkaĵo kaj trafis duan vicon da soldatoj, al kiuj denove ni devis prezenti nian rajtigilon. Poste ni transpasis grandan korton kaj alvenis ĉe impona konstruaĵo, kie deĵoranta soldato ankoraŭ unu fojon esploris nian paperaĵon. Trapaŝinte longajn, duonhelajn koridorojn ni fine venis al la ĉambro, kie oficas nia samideano.

Kvankam juna, Drezen okupas tamen tre altan postenon en la administra fako de l’ Soveta Respubliko. Li estas vic-direktoro de Tutrusia Centra Ekzekutiva Komitato de Sovetoj. Tiun fakon oni kutimas nomi mallongige V.C.I.K. Kalinin estas la Prezidanto de tiu Centra Komitato, kiu estas (principe) la plej alta Instanco de l’ Rusa Respubliko.

Tre afable kaj helpeme akceptis min Drezen. Li sin metis je mia dispono por faciligi kaj agrabligi mian restadon en Moskvo. Mi klarigis al li en kia situacio iom duba mi troviĝas en la hotelo «Lux», pro foresto de la reprezentanto de l’ Franca Kom. Partio. Mi diris, ke mi trafas malfacilaĵojn por esti konsiderata kiel rajtigita delegito ktp.

Drezen telefonis ien, skribis letereton, kiun li donis al mi por ke denove mi vizitu la sidejon de l’ Komintern; unuvorte klopodis tiele, ke de tiu momento ĉio glatiĝis antaŭ mi.

Ĉar en tiu momento nia samideano ne disponis sufiĉan tempon por longe priparoli diversajn aferojn, li petis, ke mi revenu posttagmeze je la 5ª. Tiel estis interkonsentite.

Je la difinita horo mi revenis sola al la Kremlo. Post la kutimaj formalaĵoj prieniraj mi denove troviĝis en la sekretariejo de l’ Vic-direktoro de V.C.I.K.

Ĉar nia samideano plenumas oficon en la administracia fako mi ne povis trafi pli bonan okazon por ekscii pri la strukturo kaj funkciado de l’ Soveta Reĝimo. Mi do petis al Drezen, ke li bonvolu sin lasi intervjui. Tre afable li konsentis, kaj liveris al mi klarigojn, kiujn resume mi konigos en alia parto de mia raporto.

Allo!… – Drezen telefonas, kaj, post minuto: – Hodiaŭ vi estas mia gasto. Tuj venos aŭtomobilo, kiu kunportos nin hejmen. Vi vespermanĝos kaj konatiĝos kun mia edzino.

Ĉu oni povas rifuzi tian afablan proponon? Kvankam iom ĝenate, mi povis nur danke akcepti…

Post kelkaj minutoj ni veturas tra la kortego de l’ Kremlo, kaj rapide alvenas al la Spasskije voròta (Sav-pordego). Drezen klarigas pri la sankteco de l’ loko. Eĉ la caro demetis la ĉapon, kiam li trapasis ĉi-tien. – Dum ni malpiege malatentas tiun antaŭrevolucian kutimon kaj trapasas kiel en tute ordinara loko.

Sur la turo de tiu pordego estas granda horloĝo, kiu, je la 9ª matene kaj je la 9ª vespere, ludas per sonoriloj ĉu Internacion, ĉu Funebran Marŝon. Antaŭ la Revolucio ĝi ludis la caran himnon: «Dio la caron gardu» kaj iun preĝon. Apenaŭ emociata mi estas. Strange. Kial entuziasmo ne flamigas mian koron? Jes, kial? Mi ne povus nun respondi.

Post kvaronhora veturado ni alvenis ĉe mia gastiganto. Lia ĉarma edzino ne parolas esperante, sed malgraŭ tio ne estas malpli afabla. Cetere ĉu estas necese paroli kiam oni sidas antaŭ tablo abunde provizumita per bongustaj manĝaĵoj? Simpla rideto sufiĉas por montri kontentecon. Certe mi ne bedaŭras mian neĉeeston ĉe la vespermanĝo en la hotelo «Lux»!…

Drezen prave fieras pro sia esperanta biblioteko. Kun granda intereso mi povis foliumi kolekton da libroj raraj, kies ekzisto rakontas la historion de la mondlingva movado. Nia samideano nedubeble havas fortan ŝaton al esperanto. Mi konstatis kiom ame li parolas pri nia afero. Sed la vivo estas trudema. Lia ofico forprenas lian tempon kaj li malmulte povas okupiĝi pri nia afero.[6]

Kompreneble ni interparolis pri nia S.A.T.-movado. Ŝajnas, ke ni ne interkonsentis. Drezen riproĉas, ke SAT ne estas pure komunista. Li ne volas kunlabori kun anarkistoj kaj socialdemokratoj. Sed, strange, li estas prezidanto de Sovetlanda Esperanta Unuiĝo, en kiu estas ne nur anarkistoj sed burĝoj el plej certa speco. Tiun kontraŭdiron ĝis nun mi ne sukcesis klarigi.

──────

Mi revidis Drezen kelkfoje ĉe la Moskva Klubo Esperantista, kiu estas malfermita ĉiutage de la 7ª vespere ĝis la 9ª. La kunvenejo de niaj Moskvaj samideanoj troviĝas en la strato Bolŝaja-Dmitrova, 12. Preterpasantoj povas vidi surgluitan ĉe la vitraĵo de butiko, ne revolucian esperantan gazeton, sed Esperanton Triumfontan!… Se oni alproksimiĝas kaj premas sian nazon kontraŭ la malpuran vitraĵon, oni ekvidas ĉe muro grandan portreton de Zamenhof kaj malgrandajn portretojn de Karl Marx kaj de H. Barbusse. La Klubo enkalkulas 80 membrojn proksimume, estas al mi dirite. Sed ŝajnas, ke la propagando ne estas vigla kaj trafe farata. Mia impreso estas, ke ne tie estas la kerno, al kiu povos alcentriĝi la fortoj kapablaj antaŭenpuŝi nian aferon en la revolucia Rusio. Eble ĝi estas ĉe «La Nova Epoko».

вернуться

[6]

Li tamen antaŭnelonge verkis ruslingve pri la problemo de lingvo internacia broŝuron en kiu li provas pravigi la vidpunkton de la mondlingvanoj laŭ la Marksana Doktrino.