Выбрать главу

Unuvorte la Proletkult devas formi klerulojn, poetojn, kritikistojn, publicistojn, pentristojn, artistojn esence proletariaj; ĝi devas trovi novajn formojn de sociaj rilatoj kaj ellabori proletarian moralon, naskotan en la opa lukto kaj laborado.

La Proletkult estas la intelekta organizaĵo de l’ proletariaro, kiel la komunista Partio estas ĝia politika organizaĵo kaj la profesiaj unuiĝoj ĝia ekonomia organizaĵo. La Proletkult sin bazas sur la industria proletariaro, kaj ĝia unua ĉelo estas la proletkult de l’ fabriko, de iu ajn laborejo. Poste sekvas la korporacioj de la urboj, de la provincoj kaj fine la centra proletkult.

Kompreneble tia intelekta kaj artrenoviga movado devas nepre esti internacia. Ni devas krei la internacian Proletkult por atingi la diktatorecon de la proletariaro ne nur sur la politika kaj ekonomia kampoj sed ankaŭ sur la kampo de la intelekta kulturo.»

──────

Tiuj deklaroj montras klare la celon kaj planon de la iniciatintoj de l’ Proletkult. Aŭdante Polanski mi spertis, ke li estas plene konvinkita; li ne dubas pri la praveco de l’ entrepreno. Senhezite, kvazaŭ profete li parolis. Kaj oni ne povas ne admiri la spiritkuraĝecon de tiu pioniro.

Ĉar la proletkultmovado ekzistas jam de kelkaj jaroj mi demandis pri la rezultaĵoj atingitaj. Pri tiu temo Polanski ne parolis kun tiom da certemeco. Li klarigis, ke nun li ne plu okupas oficon en la Proletkult kaj pro tio ne povas citi tute precizajn faktojn.

Komence la Proletkult estis tute aparta, sendependa organizaĵo. Ĝi enkalkulis pli ol 500_000 lernantojn. Nun ĝi funkcias en la kadro de Narkompros, kaj tio estas bedaŭrinda, diris Polanski. La Ŝtato postulas praktikan laboron: teatraĵojn, plakatojn[8] ktp. Eniris la organizaĵon burĝaj elementoj, kiuj fuŝas la aferon. De post la N.E.P. malgrandiĝis la nombro de studentoj. Oni devis fari severan elekton. La profesiaj unuiĝoj elektas mem en sia medio la laboristojn kapablajn studentiĝi. Tiuj povas dediĉi sian tutan tempon al lernado, sed restas sub la kontrolo de la profesiaj unuiĝoj kun kiuj ili restas en senĉesa kontakto por ne perdi la proletarian influon.

Ŝajnis al mi, ke Polanski ne estas kontentigita de la rezultaĵoj. Li akcentis plue, ke Rusio ne estas sufiĉe industria lando por ebligi ekfloradon de vere proletaria artsento. La kamparano estas influata de la naturo, la metiisto de la tekniko. Necesas, ke la proletkult-movado enradikiĝu en landoj industriaĵ. Ĝis nun la movado kresketis en Germanio, Italio, Svedio, Ĉeĥoslovakio kaj Anglio. Notinde estas, ke en ĉi tiu lasta lando la Registaro malpermesas la eniron de artaj produktaĵoj el Rusio. Kaj tio pruvas, ke la Angloj komprenas la revoluciigan povon de l’ arto. En Francio la movado estas apenaŭ konata, ĉar la tragedie mortinta R. Lefèvre ne povis dissemi la ideon. Pri Ameriko la samo okazis pro la morto de John Read.

Antaŭ ol adiaŭi mian gastiganton, mi demandis lian opinion pri esperanto. Li respondis, ke antaŭ multaj jaroj li lernetis la lingvon, sed ĉesis opiniante ke artefarita lingvo ne estas vivpova ktp. Ĉar ĝuste R. Rolland pritraktas tiun punkton en sia artikolo mi profitis la okazon por konigi al Polanski lian opinion. Nekrasov kaj mi kompreneble varme subtenis nian vidpunkton, kaj fine Polanski konfesis, ke eble li eraris. Mi aldiris, ke nia esperanto-movado povas ludi gravan rolon en Proletkult. La uzado de logika, sennacieca lingvo nedubeble influas sur la sent- kaj penskapablon. Kaj en tiu simpla fakto kuŝas ebleco de renovigo de l’ artoj.

Niavice ni parolis pri esperanto same entuziasme kiel Polanski pri Proletkult. Estis malfrue, ni forlasis la kvietan hejmon de la ĉefcenzuristo, trairante en mallumo grandan ĝardenon. Bojis hundo. Kaj la skeptika diableto, kiun ame mi nutras, flustris al mia orelo: Ĉu proletkultentuziasmulo estas pli aŭ malpli ridinda ol esperantoentuziasmulo?…

Ĉe la sidejo de l’ «Proletkult».

Nedubeble la klarigoj de V. Polanski estas treege interesaj, sed ili estas nur teoriaj klarigoj; – kaj ĉefe mi deziris vidi proprokule la rezultaĵojn atingitajn de la Proletkulta Institucio.

Tiucele mi iris kun k‑do Nekrasov, mia helpema kaj lerta interpretisto, ĉe la sidejon de l’ Centra Komitato de l’ Proletkult, kiu staras Vozdviĵenka, 16.

Tie oni eniras sen iu ajn formalaĵo. Forestas deĵorantaj soldatoj. Junulinoj kun cigaredoj ĉe la lipoj petole saltadas en la koridoroj. Senceremonie ni eniras la skriboĉambron de la vic-prezidanto de l’ C.K., k‑do Tajdiŝ. Afable li akceptas nin, kaj aŭdinte, ke mi deziras vidi funkciantajn kursojn, li klarigas, ke bedaŭrinde tio estas neebla. Estas nun la lerneja libertempo. Plie oni ne povas viziti la laborejojn, tial ke oni tie faras diversajn riparojn kaj ŝanĝojn.

Neniu tempo estis do pli maloportuna por viziti. Mi devis rezigne kontentiĝi per la klarigoj, kiujn bonvolis liveri k‑do Tajdiŝ. Mi ne raportos ilin, ĉar pliparte tio estus simpla ripetaĵo.

Estas tamen notinde, ke la vic-prezidanto de l’ Proletkult estas laboristo, kiu antaŭ nelonge laboris en fabriko. La prezidanto, k‑do V. Pletnev, ankaŭ estis laboristo, lignaĵisto. Tamen, ĉi-lasta verkis la dramon «Lena», kiu trafis sufiĉe atentindan sukceson en la 1ª Laborista Teatro de l’ Proletkult (Moskvo).

K‑do Tajdiŝ klarigis, ke «Lena» estas la nomo de rivero en Siberio, apud kiu troviĝas multaj orminejoj. Tie okazis en 1912 ribelo dum kiu multege da laboristoj estis mortpafataj de soldatoj. K‑do Pletnev prenis tiun okazintaĵon kiel temon por sia verko.

Tiu teatraĵo estas verkita, enscenigita kaj ludita nur de proletkultanoj. La ĉi-apudaj bildoj montras kiom originalaj estas la scenaj dekoraĵoj. Oni tamen rimarku, ke la aktoroj ne aspektas «kubisme» kiel la dekoraĵoj, kaj tia okulfrapa kontrasto kaŭzas malharmonion. Sed ne estas mia intenco kritiki la «kubismon». Mi simple konfesu, ke mi ne komprenas ĝin.

Nia interparolanto klarigis, ke la celo dum la prezentado estas igi la rigardantaron iel partopreni la ludon. Iafoje la aktoroj trapasas la parteron aŭ la galeriojn. Ili alparolas la publikon, improvizas pri iu aktuala temo kaj ĉiel penas streĉi la atenton. La ludado estas tiel vigla, rapida kaj senhalta, ke kvar scenoj ne daŭras pli ol 1½ horojn.

Kiom mi dezirus ĉeesti tian prezentadon! Sed bedaŭrinde la teatroj somere estas fermitaj. Nur image mi povas prezenti al mi la spektaklon.

Ŝajnas ke ĉio konkuras por ke mi povu nur supraĵe vidi la rusan vivon. Mi foriros kun ŝanĝiĝemaj impresoj, kun neniu firma juĝo.

Tamen dankata estu k‑do Tajdiŝ, kiu bonvolis liveri por nia revuo diversajn gravuraĵojn kaj fotojn. Ti-kiujn[9] mi jam presigis nedubeble montras laŭdindan deziron forlasi la trapaŝitajn vojojn. Oni ne povas ne admiri la spiritmaltimon de la proletkultanoj. Vigleco, vivanteco, ioma manko de teknikeco karakterizas iliajn verkojn. Tiuj ecoj verŝajne plej taŭgas por krei la antaŭviditajn ĉefverkojn de l’ pioniroj de tiu artrenoviga movado. Regas kompreneble certa kaoso. Oni ankoraŭ ne ekvidas precizan direktivon, sed nur fortegan deziron forĵeti la pezan tradicion kaj krei ion novan. Ne dum detrua, liberiga periodo povas kreiĝi ĉefverkoj. – La penado liberiĝi de la malnovo estas eble la plej laŭdinda ĉefverko…

Antaŭ ol foriri el la proletkulta sidejo, ni ankaŭ intervjuis la direktoron de l’ Scienca Sekcio, k‑don Zander, profesoron de naturaj sciencoj. Tiu eminentulo estas proksimume kvindekjara, aspektas modeste kaj akcepteme. Lia sekretario, altkreska junulo kun duoncinika rigardo ŝajnas esti poligloto:

– En kiu lingvo mi devas paroli? li demandis.

вернуться

[8]

Politika, propaganda afiŝo; ruse «плакат», de la germana «der Plakat». (Red.)

вернуться

[9]

En sia recenzo «Tro Plena Gramatiko kaj ne sufice Plena Vortaro» (S.R. majo 1939) Lanti diras, ke la formon ti-kiuj ks li lernis de «kelkaj Sovetiaj kamaradoj»: «ti-kiuj» = «tiuj kiuj» (kp «lerno- kaj lego-libroj» ktp). Tamen ĉi-okaze tiu neologismo ne estas uzebla, ĉar la du pronomoj postulas malsamajn kazojn: «Tiujn (nominativo) kiujn (akuzativo) mi jam presigis…» (Red.)