X.
Rapidas en malpacienco
Fianĉ’ al festo de edziĝo;
Ĉevalon ĝis subir’ de tago
Li forlacigis. Al Aragvo
Plej bela li feliĉe venas.
Malantaŭ li apenaŭ tenas
Kameloj multaj da donaco
Portaĵon inter ĝiboj altaj,—
En voja malaperas spaco
Ilia vico kun sonantaj
Sub koloj multaj sonoriloj—
De tute bona ord’ montriloj…
De Sinodalo posedanto
Persone estas kondukanto
De riĉa karavano. Lia
Talio lerta kaj gracia
Per zono estas ĉirkaŭita;
Pro moro, ankaŭ pro singardo
Li estas ĉirkaŭpendigita
Per bela, riĉa batalilo:
Ĉe zono—glavo kaj ponardo,
Post dorso—tego kun pafilo,
Tre lukse, arte eltranĉita;
De lia ĉuĥo[6] per manikoj
Venteto estas amuzita,
Ĝi per galon’ ĉirkaŭkudrita.
Ĉevala brido kun penikoj;
Brodita estas lia selo
Per multkoloraj riĉaj silkoj;
Sub li ĉevalo flama, bela.
En Karabaĥo edukita,
Je timo ĝi troplenigita,
Ronkante, strabas de krutaĵo
Saltantan ŝaŭmon de ondaĵo.
Danĝera estas vojo bela:
Ŝtonegoj—de maldekstra flanko,
De dekstra-do—river’ ribela.
Malfrue. Nur altaĵo blanka
Lumiĝas; levis sin nebuloj…
Kaj jam rapidas plu migruloj.
XI.
Jen staras preĝejet’ sur vojo…
Sub ĝi jam longe kun malĝojo
Princ’ ia estas enfosita,
Per man’ venĝema mortigita.
De tiu temp’ migranto ĉiu,
Al fest’, aŭ al batal’ iranta,
Ĉe sankta preĝejeto tiu
Haltadis kun teniĝ’ preĝanta;
Kaj preĝo tiu estis gardo
De malamiko kaj ponardo.
Sed nun fianĉo juna, brava
Ne pensis eĉ pri mor’ praava,
Ĉar per malica lin revaĵo
Demono ruza ekondigis:
Nun li sub nokta mallumaĵo
Je fianĉino sin ĝojigis…
Kaj jen antaŭe aperetis
Du homoj… pli… jen ekbriletis
Ankoraŭ io… Jen ekpafo…
Kuraĝa princo, kun papaĥo[7]
Sur brovojn tute surŝovita,
Eĉ unu vorton ne eldiris;
Sur piedingoj sin levinte,
Pafilon turkan li eltiris,—
Kaj skurĝon supren eksvinginte,
Li kun plej granda kuraĝego
Antaŭen flugas… ree pafo,—
Kaj ĝemo forta, kaj kriego:
Sendube—pafo ne sen trafo…
Ne longe batalad’ daŭriĝis,—
Ĉar gruzoj baldaŭ jam distriĝis.
XII.
Mallaŭte estas… Sin puŝantaj
Sen ord’ kameloj iafoje
Rigardis kun terur’ sur vojo
Malvivajn korpojn de rajdantoj,
Soniloj sonis kun malĝojo.
Rabita estas karavano,
Kaj sur korparo jam kristana
Flugilojn nokta bird’ etendas!
Ripozo paca de ĉerkujo
Kun patroj kune en Gruzujo
De nun jam ilin ne atendas;
Ne venos tien ĉi patrinoj
En ĉadroj[8] longaj, kaj fratinoj,
Por kun sopiro, kun plorego,
Kun ĝemo forta, kun petego
Sin klini antaŭ ĉerk’ ilia!
Sed tie ĉi sur ŝtono voja
Per mano zorga kaj tre pia
Farita estos kruc’ malĝoja;
Hedero nur per branĉo sia
Smeralda, en printemp’ agrabla,
Envolvos ĝin kun vera ĝojo
Kaj kun kareso plej afabla;
Kaj jen, turninte sin de vojo,
Migranto iafoje pia
Ripozos en ombraĵo Dia…
XIII.
Ĉevalo flugas jen sur valo,
Ĝi ronkas, kvazaŭ en batalo;
Jen ĝi subite tute haltas,
Facilan venton aŭskultante,
Jen ree, kvazaŭ tigro, saltas,
Per hufoj teron ekbatante
Kaj truojn nazajn disŝovante;
Jen ĝi, kolharon eksvinginte,
Antaŭen flugas, frenezinte.
Sur ĝi rajdant’ silenta sidas;
Balancas li per kapo bela
Kaj klinas ĝin al kurbo sela.
Nenion li jam sentas, vidas,
Ne regas li per kondukilo,
En piedingo enŝovita
Piedo lia, kaj kovrilo
Per sango estas makulita…
Saltulo lerta, vi sinjoron
Tuj el batalo liberigis,
Sed kuglo lian junan koron
En mallumego eĉ mortigis!
XIV.
En dom’ Gudala ploro forta,
Amaso da popol’ en korto:
Ĉevalo kies lacigita
Sur ŝtonoj falis ĉe pordego?
Kaj kiu estas mortigita
Rajdanto tiu ĉi? Timego
Konservis sin sur frunto bruna.
En sango estas vesto tuta,
Kaj sur kolhar’ en premo muta
Jam malvarmiĝis mano juna.
Ne longe vi fianĉon vian,
Ho, fianĉino, en gajeco
Al fest’ atendis de edzeco!
Brilante princan vorton sian
Kaj tute vere li eltenis:
Al fest’ li ĝustatempe venis…
Sed nun, ho ve! neniu vidos,
Ke ree sur ĉeval’ li sidos!…
XV.
Je tondr’ simila puno Dia
Al familio flugis gaja!
Falinte, jen sur lito sia
Tamaro ploras, plej malgaja;
Ĉe ŝi ruliĝas larm’ post larmo,
Tre alte, ŝarĝe brusto spiras…
Kaj jen ŝi aŭdas, kvazaŭ diras
Subite voĉo sorĉa, varma:
«—Ne ploru vane, kara mia!
Ja malvivulon larmo via
Per ros’ brilanta ne vivigos;
De ĝi rigard’ nur klara Dia
Nebula estos, ĝi bruligos
Koloron de vangetoj belaj—
Jes, larmoj estas nur sencelaj;
Li jam ne estos estimanta
Plej indan vian sopiradon;
Ĉielo estas karesanta
Spiritan lian nun rigardon:
Amuzas lin jam sankta kanto…
Ĉu estas senc’ en sonĝoj teraj,
En larmoj de fraŭlin’ sinceraj
Por gast’ de paradiza lando?
Ne, ho anĝelo mia tera,
Al mi vi kredu, kreitaĵoj
De mondo tuta plej malvera
Ne indas unu eĉ momenton
De viaj karaj sopiraĵoj
Kaj vian plej malgajan senton.
«En aera oceano,
Sen remiloj kaj sen veloj
Naĝas bela karavano
Da graciaj lumaj steloj.
Inter kampoj travideblaj
En arkaĵ’ ĉiela, alte
Flugas nuboj nekapteblaj
En lanuga ar’ senhalte.
Jen disiĝas, jen kuniras—
Ili tute ja ne ĝojas,
Kaj estontan ne deziras,
Kaj pasintan ne malĝojas.
Vi en tago plej turmenta
Rememoru nur pri ili,
Estu vi al ter’ sensenta
Kaj senzorga, kiel ili!
«Apenaŭ per kovrilo sia
Kaŭkazajn suprojn nokt’ ombrigos;
Apenaŭ mondon sorĉo ia
Per forto sia silentigos;
Apenaŭ vent’ ŝtonegon puŝos
Kaj flavan velkan herbon tuŝos,
Apenaŭ flitos bird’, kaŝita
En ĝi, per vento timigita;
Kaj sub vinbera branĉo bela
Apenaŭ flor’, pro ros’ ĉiela,
Foliojn solvos tre avide;
Apenaŭ luno malrapide
El de montaro sin eklevos
Kaj, rigardante vin, ekrevos,—
Al vi mi ĉiam alflugados,
Gastados ĝis suriro suna
Kaj por anĝelo mia juna
Mi sonĝojn orajn alblovados…»
XVI.
Ĉesiĝis vortoj, formortante
Post sono son’ en malproksimo.
Rigardas ŝi, de lit’ saltante…
Konfuz’ aperis en animo
Neesprimebla: nek ektimo,
Nek flama rav’, nek sopirado.
En ŝi nun ĉiuj sentoj ŝiaj
Samtempe estis en bolado:
Animo de katenoj siaj,
Ligintaj ĝin, sin liberigis,
Kaj koron ia fajr’ bruligis,
Kaj, ŝajne, tiu voĉ’ afabla
Ankoraŭ sonis tre agrabla.
Nur en mateno sonĝo kara
Animon lacan silentigis,
Sed ŝian penson ĝi ondigis
Per revo eksterordinara:
Nebula, muta enmigrinto,
Brilanta per belec’ netera,
Al ŝia kapo sin klininta,
Kun tia amo plej sincera
Kaj kun malĝojo ŝin rigardis,—
Kompatis kvazaŭ ŝin, aŭ gardis.
Ne estis li anĝel’ ĉiela,
Gardanto ŝia sankta, bela:
Kroneto el de sun’ radioj
Ne kuŝis super bukloj liaj;
Kaj ne spirito de infero,
Malvirta turmentit’ terura,—
Ho, ne! li estis bela, pura,
Simila tute je vespero:
Nek tago estis li, nek lumo,
Nek nokto nigra, nek mallumo!…