XIV.
Neniam eĉ en grava festo
Ankoraŭ estis tiel kara
Kaj tiel bela, riĉa vesto
De formortinta nun Tamaro.
Floretoj, laŭ antikva moro,
Ornamas ŝin,—agrabla, forta
De ili fluas bonodoro,
Sed igas ilin mano morta
Adiaŭ diri jam al mondo.
Nenio en vizaĝo ŝia
Parolis, ke en brua ondo
De ravo flama kaj pasia
Ŝi mortis. Estis plenigita
Vizaĝo ŝia je marmora
Beleco, tute senigita
Je saĝo, je esprimo kora,
Sekreta, kiel muta morto,
Aŭ kiel mem severa sorto.
Rideto stranga malvarmiĝis
Sur ŝia bela buŝ’ silenta;
Pri malĝojad’ de ĝi sciiĝis
Okulo sperta kaj atenta.
En ĝi vidiĝis malestimo
De horo forflorinta, bona,
De lasta senca pens’ esprimo,
Al tero—adiaŭ’ sensona.
Rebrilo vana de pasinta,
Ankoraŭ estis ŝi pli morta,
Pli senespera, pli malforta,
Ol mem rigard’ estingiĝinta.
Tiele en vespera horo,
Fluidiĝinte kiam tute,
Jam kaŝas sin en maro ora
Kaleŝo taga,—tuj minute
Kaŭkazaj neĝoj, konservante
Radion ruĝan kaj brilante,
Lumiĝas nur sur horizonto
Sed jam al tiu lum’ malĝoja
Ne iros en dezert’ renkonte
Rebrilo, kaj nenies vojo
Neniam estos lumigita
De ĝia supro glaciita!…
XV.
Parencoj ĉiuj kaj najbaroj
Kunvenis por malgaja vojo.
Ŝirante siajn grizajn harojn,
Batante bruston en malĝojo,
Gudalo princ’ en lasta fojo
Jam sidas sur ĉevalo brava,—
Kaj ĉiuj rajdas. Longa vojo
Por ili estas. Inter ava
Ostaro estas elfosita
Por ŝi rifuĝo plej trankvila.
Prapatr’ Gudala, priglorita
Rabisto brava malhumila,
Malsano kiam lin kunligis
Kaj kiam venis penta horo,
En profundaĵ’ de sia koro
Preĝejon fari sin ŝuldigis
Sur supro de montar’ granita,
Sur kiu estis nur aŭdita
Kantado de neĝvent’ terura
Kaj kie flugas nur vulturo.—
Kaj baldaŭ en neĝar’ Kazbeka
Preĝejon vento ĉirkaŭblovis,
Kaj ostoj de rabisto peka
Por si trankvilon tie trovis;
Kaj alta mont’ aliformiĝis,
Sur ĝi aperis nun tombejo:
Postmorta kvazaŭ nun loĝejo
Al mem ĉielo proksimiĝis;
Ĝin malproksime de okuloj
Ne tuŝos kvazaŭ vivo tera…
Sed vane! Sonĝas malvivuloj
Nek ĝojon de feliĉo vera,
Nek malgajecon de pasinta,
Jam por eterne formortinta.
XVI.
En spaco de etero blua
Traflugis unu el anĝeloj
Sanktegaj sur flugiloj helaj;
Animon li de mondo brua
En brakoj portis al ĉieloj;
Per dolĉa vorto de espero
Li ĝin de dubo ŝarĝa savas,
Kaj signon kriman de sufero
Per larmoj li de ĝi forlavas.
Al ili estis jam aŭdita
El paradizo sankta kanto—
Subite, vojon trahakanta,
Sin levis el infer’ spirito.
Potenca kiel vent’, severe
Li brilis, kvazaŭ fulm’ radia,
Kaj arogante, kaj fiere
Ekkriis li: «ŝi estas mia!»
Kun tim’, per preĝo defendata,
Alpremis sin al brusto ŝpara
Animo peka de Tamaro.
Nun sorto estis decidata
De estonteco: li denove
Nun staris antaŭ ŝi senmove,
Sed, ho potenca sankta Dio!
Kun li fariĝis stranga io:
Rigardo lia estis plena
Da malboneco, da esprimo
De malfavor’, de malestimo,
Kaj de malpaco al veneno;
Kaj de vizaĝo senmovema
Malvarmo blovis mortigema.
«For, malaperu, ho malpia
Spirito de malluma dubo!»
Respondis lin sendito Dia,
Vestinte sin per blanka nubo:
«Sufiĉe vi jam triumfadis
Kaj ŝin sufiĉe posedadis;
Sed hor’ de juĝo nun alvenis,
Ekprovon ŝarĝan ŝi eltenis,
Kaj bona estas volo Dia!
Forpasis tagoj de sufero,
Jam de animo bela ŝia
Nun kun kaduka vest’ de tero
Forfalis ĉenoj de malbono,
Ni ŝin,—eksciu, ho Demono,—
Atendis longe en ĉielo!
Ja vivo de animo ŝia
Sur peka tero estis tia,
Ke ĝi prezentis nur momenton
De suferad’ neelportebla,
De granda ĝoj’ neatingebla
Kaj de turmenta kora sento;
El plej bonega ĝi etero
De Dio estis elteksita,
Ĝi estis tute ne por tero,
Kaj tero ne por ĝi kreita!
Ŝi dubojn siajn elaĉetis
Per kosto granda kaj kruela…
Ŝi amis kore, sin turmentis,—
Kaj nun atendas ŝin ĉielo!»
Kaj ekrigardis lin anĝelo
Severe per okuloj brilaj,
Kaj, eksvinginte per flugiloj,
Fordronis en bluaĵ’ ĉiela.
Demono forvenkita estis…
Revaĵojn siajn li, fiera,
Malbenis, kaj denove restis
Li sola sur enua tero
Sen am’, sen kredo, sen espero!…
. . . . . . . . .
Ĝis nun ankoraŭ en montaro
Kaŭkaza, sur dekliva klino,
En valo bela de Kajŝaro
Restaĵoj estas de ruino.
Pri ĝiaj detruitaj turoj
Ekzistas inter kaŭkazanoj
Rakontoj multaj kaj teruraj,
Amataj forte de infanoj…
Jen inter arboj monumento,
Fantomo kvazaŭ, en silento
Nigriĝas ĉiam en nebuloj.
Pri tagoj ĝi rakontas sorĉaj;
Malsupre montras sin auloj[12],
Kaj tero floras kaj verdiĝas,
De ĉie flugas sonoj voĉaj,—
Rivero brilas kaj ruliĝas,
De alta monto ekfalante;
El malproksimo, sonorante,
Trairas granda karavano.
Naturo—belulin’, ŝercante,
Sen zorg’, simile je infano,
Amuzas sin per vivo juna,
Kaj per printempo, kaj per suno.
Sed nun kastelo, jam fininta
Antikvan longan servon sian,
Kiel aĝulo, transvivinta
Amikojn, karan familion,
Malgaje staras, sen espero.
En ĝi loĝantoj nevideblaj
Atendas nokton nur: libero
Kaj fest’ por ili estas eblaj
Nur tiam, kiam lun’ subiras!
Kaj ili zumas, kaj disiras,
Disflugas kun diversa krio.
Jen araneo en sekreto
Alpaŝis al ŝpinad’ de reto;
Jen de lacertoj familio
Petolas gaje sur tegmento,
Kaj singardema jen serpento
Elrampas el malluma truo
Sur platon de peron’, kaj volvas
Sin ringe sen nenia bruo,
Jen ree lerte sin disvolvas,
Jen al bastono ĝi similas
Kaj kuŝas, kaj tre hele brilas,
Simila kvazaŭ glavo ŝtala,
Forlasis kiun mortigita
Heroo ia en batalo
En tempo longe forgesita…
—Sovaĝa estas ĉio, ĉie.
Postsignoj iaj de pasinta
Vidataj estas nun nenie,—
Ĉar ilin estis balainta
Man’ de eterno senpartia,
Kaj memorigos jam nenio
Pri glora nomo de Gudalo
Kaj pri filino kara lia!
Sed sur plej alta monta valo,
Sur kiu estis enfosita
Ostar’ ilia, konservita
Preĝejo inter nuboj staras:
Ĝis nun ĝin sankta Dio ŝparas;
En gardo ĉe pordegoj ĝiaj
Vidiĝas vico da granitoj,
Per neĝ’ eterna priŝutitaj:
Sur brust’ ilia el glacioj
Tavol’ eterna hele brilas
Kaj tute al kiras’ similas,
Grandegoj dormaj da neĝaroj
Sur suproj montaj sin etendas,
Kaj, sulkiĝinte, ĉie pendas
Frostitaj kvazaŭ falakvaroj.
Iradas tie vent’ patrole,
Forblovas polvon ĝi memvole
De grizaj antikvegaj muroj
Kaj de ruinaj altaj turoj—
Jen kantas ĝi senfinajn kantojn,
Jen laŭte vokas gardstarantojn.
Aŭdinte pri preĝejo mira
~ 26 ~