Выбрать главу

Edmond Privat

Vivo de Zamenhof

Avizo de la redaktoro

Ĉi tiu bitlibra eldono estas lingve reviziita en la jaro 2020ª. Krom multaj korektoj akceptitaj el la INKO-eldono[1] ĉi-sube estas redaktitaj kelkaj ĝenaj leksikaj arkaikaĵoj de la originalo:

aria → arja; blankrusa → belorusa; Blankruteno → beloruso; Brazilio → Brazilo; centjaro → jarcento; daŭris -i → plu -is; deklinaro → deklinacioj; Estoj → Estonoj; finiĝo (gramatika) → finaĵo; Georgoj → Kartveloj; instruantoj (en lernejo) → instruistoj; kantita (lando) → prikantita; konjugaro → konjugacioj; k.t.p. → ktp; (la lingvo) latina → Latino; Letoj → Latvoj; lingvo german-juda → lingvo judgermana; litvo-pola → litva-pola; Mezaĝo → Mezepoko; mondana societo → monduma societo; moskova → moskva; nacianismo → naciismo; ofero (de konflikto) → viktimo; la Renaskiĝo → Renesanco; (la lingvo) sanskrita → Sanskrito.

1. La gentoj en la Litva lando

Litva lando. — El Mickieviĉ. — Historio. — Litovoj. — Germanoj. — Hebreoj. — El Biblio. — Poloj. — Belorusoj. — Rusa regado. — Mesianismo pola. — Profetaĵo Mickieviĉa. — Mesianismo hebrea. — Profetaĵo Jesaja. — Militoj en Eŭropo inter 1850 kaj 1870.

Meze inter Oriento kaj Okcidento kuŝas la Litva lando, prikantita de Mickieviĉ en Sinjoro Tadeo:

Litvo! Patrujo mia! simila al sano, Vian grandan valoron ekkonas litvano, Vin perdinte. Belecon vian mi admiras, Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmosopiras … Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj, Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj …[2]

Sur tiu dolĉa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj gentoj de l’ arja mondo. En la norda parto ankoraŭ estas parolata la antikva lingvo litova, proksima je Sanskrito. En puraj moroj kaj popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo pratempa.

Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo netuŝita ĝis la dek-tria jarcento. De l’ cetera mondo forkaŝita per marĉoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras ĝis nun sovaĝaj urbovoj[3], la popolo plu adoris la fortojn de l’ naturo sub gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.

Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En la Mezepoko teŭtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj ĝin ligis al sia ŝtato, moskva caro ĝin atakis. Dume alkuradis el la tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi manlaboron kaj komercon laŭ invito reĝa. Tiel alia gento tre maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aŭ plenigis ilin.

Kun si ĝi enportis industrion kaj negocon, sed ankaŭ sian lingvon judgermanan, propran kredon kaj Sabaton[4], eĉ apartajn vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:

Aŭskultu min, vi, kiuj konas la veron, Popolo, havanta mian instruon en koro: Ne timu ofendon de homoj, Ne tremu antaŭ insultoj.
Leviĝu, leviĝu, vin vestu per forto, Ho brako de l’ Eternulo; Leviĝu, kiel en tempoj antikvaj, Ĉu ne vi dishakis Fierulon? Ĉu ne vi sekigis la maron? [5]

Kiam disfalis la litva-pola Respubliko je l’ fino de l’ jarcento dek-oka, preskaŭ la tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la prapatran lingvon kaj fariĝis pola parole kaj kore. La litovan lingvon plu uzis vilaĝanoj en la nordo, la belorusan tiuj en la sudo. La pola sonis en kasteloj, en preĝejoj katolikaj, en la Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, eĉ Germanoj havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l’ komerco, la juda lingvo sonis ĉefe. Super tiu diverseco pezigis ursan manon la Rusa Imperio dum la tuta jarcento dek-naŭa. En ĉiuj urboj amasiĝis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj ĉiugradaj. En palaco loĝis rusa guberniestro. Sur la ĉefa placo brilis oraj turoj de rusa preĝejo.

Dufoje provis la Poloj kaj Litvanoj forskui la fremdan premon per armiloj. En 1831 kaj 1863 tra la tuta mondo sonis la sanga plendo de l’ heroaj ribelantoj. Ambaŭfoje sur la landon refalis des pli peze la venĝa krueleco de l’ venkinto. Eĉ la lingvo rusa jam trudiĝis devige en lernejoj.

Kiam Zamenhof estis sesjara knabeto en la urbo Bjalistoko, ĵus finiĝis la dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon, larmojn, akrajn sentojn. Por disceligi la koleron de l’ popolo, klopodis la rusa registaro perfide ĵeti gentojn unu kontraŭ la aliaj. «Divide ut imperes»[6] fariĝis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom pli facila, ke ĉiu gento jam vivadis tre aparte de l’ ceteraj. Ankaŭ per kondiĉoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn diferencojn. Lerta leĝo liberigis vilaĝanojn de sklaveco al termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli ĵaluze kun la riĉaj posedantoj. Ĉar la mastroj estis poloj, dum litovoj aŭ belorusoj restis ĉiuj kamparanoj, la gentajn sentojn jam venenis la disputo.

Pli malfrue renaskiĝis en la lando movado nacia de Litovoj, kies literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion baldaŭ persekutis la Rusoj kaj malŝatis la Poloj, pro suspekto kaj ĵaluzo. Pli diabla ruzo estis la cara politiko rilate al Hebreoj. Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per ĉiaj leĝoj kaj reguloj, kun la celo superŝuti polajn urbojn kaj malfortigi la reziston. Kiel ŝafaro forvipita, miloj da Hebreoj malfeliĉaj enloĝadis en Polujon ĉiujare. Edukitaj ruse, fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj, baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis ĉiel abomenataj de la pola societo kvazaŭ grava malhelpaĵo al defendo kontraŭ Rusoj.

Ĉe premataj nacioj konstanta suferado naskas ofte plej potencan sopiregon de la penso, kvazaŭ inspiro ĉiela. La litva-pola poeto Mickieviĉ, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra Eŭropo genian alvokon al sanktiĝo de sia popolo por savi ĉiujn gentojn de l’ mondo. Eĉ antaŭ lia renkonto mistera kun la mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon. Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo disŝirita punpagis la pekojn de l’ ŝtatoj. Sed estis ankaŭ por ĝi sononta la horo de korpa renaskiĝo, kaj tiam ekregos paco sur tero:

Kiel Kristo ja venkis la tombon, tiel ankaŭ Polujo revivos, por savi popolojn kaj Ligon ilian sigeli por daŭra justeco.[7]

Ĉe polaj rondoj en litvaj urboj revarmiĝis la koroj per espero tia. Dume ĉe Hebreoj, aparte loĝantaj, ankaŭ sentiĝis revado mesiana. Kiu de l’ ekstera mondo ricevas nur malŝaton, rebaton kaj doloron, tiu serĉas en si mem ian ĝojon por spirito kaj al si kreas propran vivadon internan.

Tiel disvastiĝis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude, sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupiĝo de l’ Mosea familio sur la tero promesita. Ankaŭ regis inter ili fido senŝancela je rolo sankta de l’ Hebreoj, popolo de Dio elektita kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis jam la profetoj de l’ antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas esperi:

Ĝoju kun Jerusalem, Kaj estu gajaj pri ĝi … Jen Mi fluigos sur ĝin Pacon kiel riveron, Kaj la riĉaĵon de l’ popoloj … Venis la tempo Kolekti ĉiujn gentojn kaj popolojn, Ke ili venu kaj vidu Mian gloron.[8]

En la atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj ili semiĝis en spiritojn. Sur tia tero de l’ akra sopirado genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdiĝas la semoj en sablo, ĉar la amaso ne komprenas plej altan sencon de l’ inspiroj. Nur la nacian flankon la popoloj vidas klare.

вернуться

[1]

E. Privat: Vivo de Zamenhof. Tyresö: INKO, 2001. Aranĝis Franko Luin. ISBN 91-7303-127-5.

вернуться

[2]

Sinjoro Tadeo, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi. La sendependa pola Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj Litvo. Ne ĉiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.

вернуться

[3]

E. Privat konfuzas la urojn (la lasta urino mortis en Pollando en la jaro 1627ª) kaj la eŭropajn bizonojn (pole żubr, ruse зубр, science Bison bonasus) — la plej grandaj mamuloj eŭropaj, en la sovaĝa naturo formortintaj en 1921 (rebreditaj el la 12 individuoj zooparkaj). — Red.

вернуться

[4]

T.e. Ŝabaton. — Red.

вернуться

[5]

Jesaja 51: 7, 9, 10.

вернуться

[6]

«Dividu por regi» (latine).

вернуться

[7]

El Libro de l’ Polaj Pilgrimantoj, de Adamo Mickieviĉ, nacia poeto, mortinta en 1855.

вернуться

[8]

Jesaja 66: 10, 12, 18.