Выбрать главу
Al altar’ de libereco, fratoj nun rapidu! Por konstrui propran hejmon ĉiu portu brikon. Eĉ se multajn jam forŝovos vento, akvo, kaj malsaĝo, Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.
Vekiĝu, popolo kutima je batoj! En tia tempo dormo estus honta. Per ondo forta de l’ amaso Ni svingu flagon al la vivo! Se riĉuloj pro la oro Kisas sklave manojn potenculajn, Ni, malriĉaj, per moneroj de l’ laboro Disbatos la katenojn.
Al altar’ de libereco, fratoj nun rapidu…

Elokvente sonis la alvoko junula. Tamen Zamenhof ne fariĝis iam gvidanto inter la cionistoj. Ĉia trograndigo pri l’ merito de l’ Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri «nacio sankta super ĉiuj» vundis lian senton, kvazaŭ ofendado al ceteraj gentoj. Akra mallaŭdo kontraŭ Poloj, Rusoj aŭ Rumanoj malplaĉis al li. Plendoj pri premantaj registaroj ŝajnis al li pravaj, sed ne malamo al popoloj. Eĉ inter liaj samgentanoj plej malgranda vorto ŝovinista lin repelis.

Ankaŭ la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn gentojn. Ankaŭ por ili urĝis lingvo internacia. Ke ili ekkomprenu diferencon inter la amasoj kaj la sekretaj incitantoj, ke ili sciu la historion de l’ aliaj: ankaŭ la ceteraj ja suferis, ankaŭ ilin premis potenculoj, ankaŭ ilin ekspluatas malgranda nombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Leĝon, sian genton kaj kutimojn, sed ili super ĉio amu la homaron kaj ĝin servu kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al sia revo.

Eĉ la «dek naŭ rubloj» ne troviĝis tro facile ĉe l’ komenco de l’ monato, kaj ili ne sufiĉis. Zamenhof ne ŝatis trudi elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam forpasis. En somero 1881 li revenis hejmen.

En Varsovio li daŭrigos studadon medicinan ĉe l’ universitato. Al la amata patrino li rakontis pri la pezo de l’ promeso al la patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas refratiĝi. Kie kuŝas la paperoj kaj provaĵoj de la lingvo intergenta? En libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj reveni al la laboro kara.

Kun larmoj pala sidis la patrino. Ŝi silentis. Ŝia blanka mano dolĉe glatis la kapon de l’ granda filo. Jam dudekdujara li estis. Kiel aŭdos li la veron? Unu tagon ŝia edzo ja bruligis liajn manuskriptojn. Saĝa kaj severa, nur pro amo patra li faris tion. Li kredis, ke li tiel «savos» sian filon. Ofte ŝi jam ploris pri tiu ekzekuto. Nun revenis la ploroj. Ŝi silentis.

Ludoviko ŝin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la patron li nur petis redoni la promesparolon. Urĝas libereco. Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, ĝis li finos universitaton.

Fakte ne tro grava estis la perdo de l’ skribaĵoj. Efektive li memoris ĉion parkere. Kun fervoro li refaris sian verkon.

Sur la kajeroj de aŭgusto 1881 reaperas preskaŭ la sama lingvo kiel en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de Heine «En sonĝo» estis jene tradukita el germana:

Mo bella princino il sonto vidá Ko zuoj malseŝaj e palaj, Sul dillo, sul verda no koe sidá Il armoj amizaj e kalaj.
«La kron’ de ta padro fio pu mo esté, La ora, la redza ra sello! La skepro diantiza, rol mo ne volé, Tol mem koj volé mo, ma bella.»
«To et ne estebla», ŝo palla a mo, «Kor et si la tombo kuŝé mo E koj i la nokto vioné mo a to, Kor tol fe prekale amé mo!»

Dum ses jaroj Zamenhof laboris ĉiutage, bonigante kaj provante sian lingvon. Li tradukis pecojn el aŭtoroj diverslandaj. Li skribis verkojn originalajn. Li laŭte legis al si la skribitajn paĝojn. Multaj formoj ŝajnis bonaj teorie, sed la praktiko montris ilin maloportunaj. Jen tio estis peza, kaj ĉi tio malbelsona.

«Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭi, korekti, kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj kiel ekzemple la universala prepozicio je, la elasta verbo meti, la neŭtrala, sed difinita finiĝo aŭ, ktp, kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn.»[15]

Dum tiu puriga laborado ankaŭ foriĝis el la lingvo kelkaj latinaj radikoj, kiel ekzemple anno kaj diurno, kaj anstataŭiĝis per jaro kaj tago. Efektive ‑ano jam estis sufikso kun senco malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis vortojn kun duobla litero. Diurno tre malbele sonis en kunmetitaj vortoj kiel ĉiudiurnediurnmeze, kaj ankaŭ estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj, kiuj konas Latinon aŭ tiajn vortojn francajn kiel diurne, neniam uzatajn de l’ popolo. Dume tago estas almenaŭ tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado ĉiutaga, do fakte multe pli internacia. Same, pli belsona kaj el greka lingvo anstataŭis e latinan, ne sufiĉe klaran al oreloj por dividi frazojn sen konfuzo.

Kiam poste eksteruloj volis «perfektigi» la vortaron, ili ofte nur revenis al la unua formo, kaj nur marŝis malantaŭen sur la vojo jam paŝita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris ili, «tiu formo estus certe pli scienca ol ĉi tiu». Ankaŭ Zamenhof jam trovis la samon antaŭ ili, sed multjara praktikado vidigis al li gravan maltaŭgecon de l’ unua kaj neceson ĝin forigi per pli bona.

Ke «genio estas longa pacienco», kiel kantis Viktor Hugo, tion montris la ses jaroj de senĉesa polurado per provado. En infanaj jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li ŝatis kanti. Tial harmonio ĉiam regis lian guston.

Li ne kredis, ke sufiĉas gramatiko kaj vortaro por vivigi lingvon. Ĉiu malgracio aŭ pezeco en la frazoj lin akre suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne sufiĉe «fluas». Tial li komencis nun eviti laŭvortan tradukadon el tiu aŭ alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.

Iom post iom ĝi ekiris mem. Ĝi malpeziĝis. Ĝi pli rapidis. Ĝi jam ĉesis esti ombro de l’ ceteraj. Ĝi ricevis sian vivon, sian spiriton, sian karakteron propran. Ĝi nun dolĉe puŝis for la influojn de l’ ekstero. Ĝi jam fluis tiam, flekseble, gracie, kaj «tute libere, kiel la viva gepatra lingvo».

Tiam estis la vera naskiĝo de la lingvo internacia. Ĉar kiel helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom ĝi valorus, eĉ kun aprobo de naŭdek scienculoj? Ĉiu tirus siaflanke. Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia kutimo por reguligi liberecon. Kontraŭe, pro la Zamenhofa pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam ĝi aperis. En si ĝi jam portis certan forton, ĉar granda homo ĝin uzadis. La gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom elektoj aŭ preferoj de finaĵoj aŭ vortetoj. Sed la spirito kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre persona. En ĝin Zamenhof metis multon el si mem. Per ĝi li esprimis novan senton, novan homan sopiradon.

Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina pri la celo. Ĝi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial ĝi influis poste l’ unuan rondon de l’ verkantoj en la nova lingvo.

Nacia literaturo komenciĝas ĝenerale per milita poemaro. Ĝian stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male por la lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj ĝi eliris al la publiko. Pri homa refratiĝo ankaŭ skribis la sekvantoj de la Majstro.

вернуться

[15]

Letero al Borovko.