Выбрать главу

Per granda ekkuraĝo mi kubute trapuŝis la amason, suprensaltis al la tablo, post kio ili interesiĝante ekatentis min, kaj mi, per kelkaj improvizitaj vortoj petis priaŭskulti min, ĉar ankaŭ mi mem deziras la lifton kaj pri tiu afero mi volas diri kelkajn vortojn.

Post tio mi ekprovis koncize informi ilin pri iliaj eraroj, spite al ĉiuj danĝeroj.

La elektra forto – mi diris – ne estas komprenenda simbole, sed temas pri reala elektra forto.

– Prave! Prave! – kriadis la amaso.

– La plej plena realaĵo!

– Pereu la aĉaj kemonuloj! – Tiaspecaj interkriadoj flugadis.

– Kaj la lifto – mi daŭrigis, – suprenlevas nin ne simbole, sed ni enpaŝas, kaj ĝi suprenportas nin al la etaĝo.

– Supren al la etaĝo! – ili kriadis. – Pereu la aĉaj kemonuloj!

– Kaj la kazea bulo ne estas flava ŝtonero, sed farunaĵo, kiu estas manĝebla, kaj tiel ĝi donas al ni forton.

– Forton! Forton! – ili kriadis. – Forton kontraŭ la kemonanoj!

– Sed homoj! – mi kriis, – komprenu vi: la Liftmajstro kaj la Bulmajstro parolis ne pri la kemonanoj, sed ili intencis al ni faciligi, ke ni supreniĝu al la etaĝo, kaj manĝigi lu kazean bulon por vivteni nin!

– Supren al la etaĝo! Supren, supren! – ili kriis kaj pluraj svingis tranĉilojn. – Ni postulas lifton kaj bulon! Fi, aĉa spiritualaĵo!

Mia pacienco komencis elĉerpiĝi. Senkaŝe mi esprimis mian opinion:

– Do, se vi konas la lifton kaj kazean bulon, kial vi trompadas vin mem per dorna seĝo kaj flava ŝtonero? Komprenu vi: la majstroj volis ne tiajn sensencaĵojn, sed vivon, komforton kaj nutraĵon!

– Nutraĵon! – ili kriadis tranĉilsvingante.- Mortbati la kemonulojn!

La situacio fariĝis jam danĝera, sed ĉi tiu, senlime profunda, kirliĝanta marĉo de la stulteco ekboligis la sangon en miaj vejnoj. Mi jam ne pripensis, ĉu mi estos mortbatata, nur intencis foje senkaŝe publikigi mian opinion. Senatente pri la danĝeroj, mi klopodis ilin superkriadi:

– Vi estas tutaj frenezuloj. Ĉu vi ne pripensas, ke vi tiamaniere ne vivos, sed mizere pereos, vi senprudenta brutaro?

Mi piedfrapis la tabloplaton, ke ĝi fendiĝis.

La furiozo de la amaso nun leviĝis al paroksismo. Ili pikadis siajn tranĉilojn en la murojn, kaj elinter iliaj grincantaj dentoj kvikis la frenezo:

– Ni estas brutaro!

– Ni trapiku la furiozajn kemonanojn!

La mizeraj teruraĵoj de la sceno subite ekmovis en mi grandajn ŝanĝojn. Post unu momento mi transiĝis la kulminon de la kolero, kaj mi eksentis kompreni la internan esencon de la behina animo.

Nome, se sur la pordego de la infero estas surskribite: lasciate, sur la pordego de la behina kolonio plej trafe estus surskribota: vane.

Mi diris al ili kun profunda malestimo:

– Vi pravas. Plej ĝuste vi ekstermu vin, ĝis mortos la lasta konaano, kemonano, komfortisto, kontraŭkomfortisto. Dankos tion la monto, valo, nebulo, sunbrilo, la prudenta vermo kaj la pia tigro.

Mi descendis de la tablo kun la aŭdaco de la profetoj, kaj kunplektinte miajn brakojn sur mia brusto mi firme okulen rigardis la kirliĝantan amason de la frenezuloj.

Kaj tiuj vakeante ĉirkaŭstaris min, ĝojkriis, mallaŭdis la kemonanojn kaj kontraŭkomfortistojn, dikfingre atakis mian frunton kaj ekfrotadis ĝin, ke mia haŭto preskaŭ ekbrulis. Poste ili ŝultrenlevis min kaj kriadis, ke mi estas la plej brava konaano.

Eĉ iu pladplanda betiko ŝovpaŝadis al mi kaj solene ektuŝis mian nazon.

– Brave, kaleb – li diris ekskuante la kuprokubojn sur siaj genuoj, – ĝis nun neniu namuko defendis la konaon kaj anebaojn tiom entuziasme kaj prave kiel vi. Se ni havus multajn simile bravajn konaanojn, ni nepre akven dronigus la aĉan malamikon.

Poste li surpaŝis la tablon, per varmaj vortoj deklaris al mi publikan dankon kaj proponis al la flavoreluloj akcepti mian proponon, nomi sin mem brutaro kaj glui etajn kornojn al siaj fruntoj, por ke ĉi tiu glora simbolo elmontru la boeton, kiu levas la veran komfortiston – t.e. bruton, – super la aĉajn kontraŭkomfortistojn kaj samtempe donas forton kontraŭ la kemono.

Fine li fingromontris al mi kaj alvokis la amason por vakekrii al mi por miaj belegaj vortoj kaj nomi min estonte ĉefbruto.

Mi devis eĉ tion ĉi trasuferi.

***

Hejmenveninte min ĉirkaŭdancis la sovaĝa kalejdoskopo de la okazintaĵoj, kaj nur post horoj mi povis por mi elpensi iaspecan komentarion. Do, mi imagas la mensan putradon de la behinoj jene:

La baza elemento de ilia stato estas la malamikado unu kontraŭ la alia, kiu estas nomebla eterna, neĉesigebla bestaĵo, se mi entute povus kompari la, por sia vivo mortigantan, saninstinktan rabbeston al tiuj, kiuj mortigas kontraŭ siaj vivinteresoj.

Ĉiu grupo havas propran ideologion el maniaĵoj, kaj ŝajne laŭ tiuj diferencas unu behino de la alia. Sed tiu estas nur elekstera aspekto. La realo estas, ke ili batalas ne por maniaĵoj, sed ili elcerbumadas la maniaĵojn por la batalo mem. Iu fariĝas bluorelulo nur por diferenci de la flavoreluloj, kaj reciproke. Ili batalas por la batalo.

– Sed tiaokaze kial la multaj doktrinoj kaj disputoj? – demandas rajte la Leganto. – Se la sola vivelemento de la behinoj estas la batalo unu kontraŭ la alia, kial elcerbumi pro tio konaon, kemonon, kontraŭkomforton, boeton, kipuon kaj aliajn fantastaĵojn, kial ne atakas senpere ĉiu al sia najbaro per bastonego sen iu ajn ideologio?

Do, ĝuste tion mi ne komprenas. Sendube, malsame al la besto, ili havas menson por kapabligi sin subpremi siajn sanajn instinktojn kaj klopodi por ĝuste kontraŭvivaj celoj. Tiun ilian kapablon por lukti kontraŭ siaj vivoj ne nur ne povas venki kaj bridi ilia pli bona memo, sed kontraŭe: ili intence evoluigas ĝin en si mem.

Sed eble tion mi ankoraŭ komprenas. Sed kiel pravigi la surmanpaŝadon per doktrinoj, kiuj intencas ĝin legitimi tiel, ke ĝi estas pli komforta kaj pli sana, tion mi jam ne komprenas kaj neniam komprenos.

DEKKVINA ĈAPITRO

La aŭtoro konatiĝas kun la plej stranga manio de la behinoj – kun la reguloj de la manĝado de la virinoj. – Ni ekkonas ankaŭ ta kuriozan kutimon de la grandrustoj. – La aŭtoro estas preskaŭ tradraŝata ĉe la ŝukko. – Li senĉese ofendas la manĝregulojn de la virinoj, kaj pro tio li travivas multajn misaventurojn kaj suferojn.

Sed ni reiru al mia posta sorto, en kiun nun miksiĝis la konatiĝo kun virino kaj kio – mi povas diri – preskaŭ kaŭzis mian pereon.

Iliaj virinoj estis ĝenerale tre naŭzaj. Ekzemple iliaj dekstraj orel-loboj estis plejparte detranĉitaj. Nur imagi estas terure la doloron, kiun ili devis travivi kaj eĉ pli terure estis rigardi tiujn monstrajn kaj kriplajn figurojn. Sed kiel ajn nekredeble, tiuj virinoj estis stumpitaj ne de murdistoj aŭ sangavidaj furiozuloj, sed ili mem igis sin stumpigi; ankoraŭ pli: ili eĉ pagis por tio, ĉar ankaŭ tio estis rigardata kiel kipuo. Kaj la viroj ne nur ne forturnis sin de ili pro naŭzo kaj kompato, sed kontraŭe, ili pli ŝatis la senorellobajn virinojn.

Kaj ili ne nur detranĉigis siajn orellobojn, sed krome klopodis per ĉiaj neimageblaj fiaĵoj fuŝi la naturan belecon de la korpo. Ili pentris siajn nazojn blanka per kalko, siajn sidvangojn bluigis per viskoza kaj fetora farbo kaj lasis ilin senveste, dum sur siajn stomakojn ili ligis dikajn kusenojn. Siajn buŝojn – kiel ni jam scias, – ili kovris senĉese per poŝtuko.

Tiu virino, kiun mia malfeliĉa sorto portis en mian vivon, nomiĝis Zukrula, kaj mi ekkonis ŝin sur la ŝukko.

Tiatempe mi ankoraŭ ne sciis la signifon de la ŝukko, nur Zemoki ĝin menciis iam kaj konsilis iri al la ŝukko, ĉar ĝi estos tre interesa.