Аннотация
Priseksa kaj prikrima fantaziaĵo
Ĉi tiu romaneto agrable kunigas dramon kun humuro. Fakte, ĝi estas kvazaŭ giganta ŝerco, en kiu sekso ludas gravan rolon. Ĝoja, la edzino de polica detektivo Jano Karal, laboras kiel psikologo en urba konsultejo. Jen alvenas paciento kun ĝena psikologia problemo kaŭzata de tute eksterordinara fizika trajto rilata al lia vireco. En la sama periodo junaj virinoj unu post la alia estas murdataj, post seksa atenco, de viro, kiun la polico ne sukcesas identigi. Suspektindas la koncerna paciento, kiu iel tuŝis la koron de Ĝoja. Sed jen foje ŝi retroviĝas sola kun li en eta malluma strataĉo kaj, klare furioza pri ŝi, li elmontras timigan strangolemon…
Pro iom kruda pritrakto de seksaj detaloj, ĉi tiun libron legu nur personoj, kiujn tiaj priskriboj ne ŝokas.






![Американский писатель Ивэн Хантер написал много книг в самых разных жанрах. Но наибольший успех завоевала серия полицейских романов, выпущенная под псевдонимом... Валентинов день [Give the Boys a Great Big Hand]](https://www.rulit.me/data/programs/images/valentinov-den-give-the-boys-a-great-big-hand_162329.jpg)



Комментарии к книге "Ĉu ŝi mortu tra-fike?"