La Sankta Instruo de Uonbulismo [en Esperanto]

La Sankta Instruo de Uonbulismo [en Esperanto]
Буддизм
Автор: Taesok CHOE
Язык: английский
Год: 2022
Добавил: Admin 14 Ноя 22
Проверил: Admin 14 Ноя 22
Формат:  FB2 (171 Kb)  RTF (178 Kb)  TXT (167 Kb)  HTML (171 Kb)

  • Currently 0/5

Рейтинг: 0/5 (Всего голосов: 0)

Аннотация

Ŭonbulismo aŭ vonbulismo (koree 원불교, wŏnbulgyo) estas korea nova religia movado fondita en 1916 en Koreio de Sotesano (Sot'aesan), ankaŭ konata kiel Pak Chungbin (1891-1943). Laŭ Michael Pye kaj Don Beaker, ĝi estas nova budhisma religio.[1][2] Laŭ Henrik Hjork Sorensen kaj aliaj, ĝi povas estis konsiderita kiel kombinaĵo de Konfuceismo, Daŭismo kaj budhismo.[3] Ĝi prenas, kiel kredobjekton kaj praktikmodelon, cirklon, kiu estas la darmkorpa budho. Sotesano esprimis per cirklo la fundamentan veron de la universo, pri kiu li iluminiĝis meminstruite post dudekjara asketa penado.

Ŭonbulismo instruas siajn kredantojn konscii profunde la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj kaj danki ilin. La kerna vorto de ŭonbulismo do estas “bonfaro”, per kiu interrilatas ĉiuj estaĵoj en la universo. Ŭonbulismo celas disvolvi homan spiriton per verreligia kredo kaj realmorala trejno, responde al materia evoluo.

La fundamenta doktrino de ŭonbulismo konsistas el la kvar bonfaroj kaj la kvar nepraĵoj, kaj el la tri studoj kaj la ok sintenoj. La kvar grandaj principoj de ŭonbulismo estas :

ĝustaj iluminiĝo kaj ago ;
pribonfara konscio kaj danko ;
utiligo de la budha darmo ;
sindonema servo al publiko.
Sotesano post sia iluminiĝo tralegis multajn librojn de tradiciaj religioj kaj konsideris Ŝakjamunion sanktulo el la sanktuloj kaj decidiĝis fondi novan eklezion, surbaze de la budha darmo. Ŭonbulismo strebas al la ĝisdatigo, vivutiligo kaj popularigo de la budha darmo.

Nun ŭonbulismo havas firman statuson en la korea socio kaj disvastiĝas tra la mondo. Ĉi tiu libro estas la baza sankta skribo de ŭonbulismo kun fundamenta doktrino.
https://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%AConbulismo

Похожие книги

Комментарии к книге "La Sankta Instruo de Uonbulismo [en Esperanto]"

Комментарий не найдено. Будьте первыми!
Чтобы оставить комментарий или поставить оценку книге Вам нужно зайти на сайт или зарегистрироваться