Выбрать главу

• naciajn realaĵojn, Franciajn kaj alilandajn; francaĵojn internacie miskompreneblajn.

Ne estis celo ĉion ŝanĝi, mi intencis ŝanĝi nur la ŝanĝindan; sed pro la diferenco en la principoj, mi ŝanĝis preskaŭ ĉion kaj rezultis nova traduko.

Oni ofte diras ke privilegio de Esperanto estas, ke tradukojn el nacilingvoj faras denaskaj parolantoj de tiuj lingvoj, kiuj plej bone komprenas ĉiujn lingvajn nuancojn kaj realaĵojn. Malpli ofte oni atentas, ke ne malpli gravas bona posedo de la cellingvo. Sendube Lanti’ estis eminenta esperantisto, tamen ne ĉiam li klare vidis la limon inter la franca lingvo kaj Esperanto. Ja Esperanton fortege influis la franca lingvo, kaj antaŭ cent jaroj tiu limo ankoraŭ ne definitiviĝis. Tial ekz‑e la Volterajn abbé, cordelier, jacobin Lanti’ naive mistradukas per abato, kordeliero, jakobeno, kvankam internacie kaj en Esperanto tiuj vortoj ne havas la signifon en kiu ili aperas en V. Multajn tiajn ekzemplojn mi traktas en la Postparolo.

L disponigas bonegan ilustran materialon por la kompara tradukteoria analizo en la Postparolo. Ofte la rilato inter L kaj S iom similas do la rilaton inter la fotaj negativo kaj pozitivo, kvankam ĝenerale ili estas malpli simplaj.

Por faciligi la komparon de tiuj tradukoj, ĉi-sube aperas la Antaŭparolo de Lanti’ el L. Krome, mi konservis multajn piednotojn el L, markitajn per la kursiva subskribo “— L.” (miaj notoj estas subskribitaj per “— S.”). Kelkajn notojn sensubskribajn Lanti’ probable prenis el franclingva eldono de V.

La Lantia traduko estas facile trovebla surpapere kaj en la Reto [L].

Cetere, ĉi tiu prilaboraĵo estas verko plene aŭtonoma, legebla kiel plenvalora traduko, en lingvaĵo pli esperanteca kaj moderna (pli evoluinta). Ideale, ĉiu generacio devas krei sian tradukon de la klasikaj verkoj.

Sergio Pokrovskij
Januare 2023

Antaŭparolo de Lanti’

(Por oportuno de la legantoj la propraj nomoj en la Lantia Antaŭparolo estas koherigitaj kun tiuj en la nova traduko. — S.)

Jam forpasis 170 jaroj de kiam aperis Kandido.[6] Kaj tamen tiu filozofia rakonto restas ankoraŭ aktuala. Ĝi estas aktuala en tiu senco, ke la malbonoj, kiujn kontraŭbatalis Voltero, daŭras ekzisti: maltoleremo, superstiĉemo, fanatikemo, kruelemo, trompemo regas ankoraŭ ĉie en la mondo. La jezuitoj — plej diversspecaj — estas same influhavaj, regemaj kaj intrigemaj kiel antaŭ du jarcentoj.[7]

Malgraŭ tio, ke la scienco kaj tekniko faris grandegajn progresojn, la racio tamen ne multe penetris en la cerbojn de la popolamaso. Se la religia fanatikemo perdis iom da sia forto kaj akro en kelkaj mondpartoj, tie stariĝis aliaj, ne malpli danĝeraj kaj detruaj: la naciisma, rasisma, faŝisma, partieca; fanatik[ul]oj ne faras nuntempe malpli da viktimoj ol la «Sankta Inkvizicio». Hodiaŭ kiel dum la naskiĝa tempo de Kandido la pika, morda, sagaca ironio de Voltero estas same necesega kaj restas imitinda modelo nesuperebla. Ĝi estas armilo senkompare taŭga por disbati la malbonojn, kreitajn de la blinda sento, de la stulta tradicio kaj de la senkontrola emo al ĉio neracia.

Kvankam Voltero estis grandburĝo riĉa kaj ema al ricevo de honoroj, li tamen forte sentis la suferojn de siaj samtempuloj; per akra kaj kompatema rigardo li vidis la mizeron, la maljuston, la perforton. Kaj ĉe tia konstato lia spirito ribelis kontraŭ la tiutempe reganta filozofio de l’ optimismo,[8] kiu resumiĝis per jena frazo de Lejbnico: «Ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone».[9]

Anstataŭ verki longan, nebulan, nefacile kompreneblan disertacion por refuti la sistemon de l’ fama germana filozofo, Voltero preferis montri per amuza rakonto, kiel senbaza estas la optimismo. Ĝi vidiĝas sub formo de kruelaj kaj stultaj militoj, de tertremoj, de epidemioj kaj plej diversspecaj katastrofoj.

Je morala vidpunkto ankaŭ ne estas pravigebla la optimismo. La homoj ja estas malbonaj: ili mensogas, trompas, rabas, mortigas kaj montras ĉiujn signojn de malsaĝo. Kaj se «ĉio en la mondo statas kiel eble plej bone», ne utilus do penadi por plibonigi la sorton de l’ homaro. Krimeco kaj malsaĝo ja eniras la konsiston de tiu plejeble bona mondo. Se la naturo povas fari bonon nur el malbono, la homo ne rajtas kontraŭstari ian ajn malbonon,[10] ĉar li eble per tio malhelpus venon de estonta pli granda bono…

Oni senpene ekvidas, ke tia filozofio povas havi malbonajn efikojn sur la pens- kaj agadmanierojn de la homoj. Voltero do prave atakas la optimismon per sia malica ironio. Dum la rakontado, Kandido estos senĉese trompata kaj trafos de malfeliĉo en malfeliĉon. Same okazos al ĉiuj aliaj ĉefroluloj el la romano, kio instruas al la leganto pri neceso vidi la mondon tia, kia ĝi fakte estas kaj ne tra la okulvitroj de l’ optimismo.

La amuza formo, per kiu la aŭtoro de Kandido disbatas la filozofian sistemon de Lejbnico, povas ĉe kelkaj legantoj doni la impreson, ke Voltero ne estis tre profundpensa filozofo.[11] Se por akiri reputacion de granda pensulo necesas verki peze, enuige kaj nebule, estas fakto, ke Voltero ne povas esti metata en tiun kategorion. Mi tamen opinias, ke nia aŭtoro tre bone scipovis prezenti al si la multflankecon de l’ problemoj kaj demandoj. Sed lia raciemo detenis lin erarvagi en nekonataĵon. Ĉu fakte utilas starigi belajn sistemojn, kiujn la racio ne povas ĉiurilate pravigi? Ekzemple, ĉu Dio ekzistas aŭ ne? Estas malfacile trovi ĉe Voltero jesan aŭ nean respondon al tiu demando. «Se Dio ne ekzistus, li diris, oni devus ĝin elpensi». Tia paradokso povas esti klarigata per tio, ke Voltero opiniis necesa la kredon je dio por starigo de moralaj principoj kaj vivreguloj inter la homoj. Aŭ eble estis nur simpla klasa intereso de riĉulo, kiu volas certigi al si la posedon de siaj riĉoj per ia ĝendarmo-dio?

Se estas malfacile decidi, ĉu Voltero estis ateisto aŭ deisto, oni almenaŭ povas trovi en lia verkaro abundon da argumentoj kontraŭ la ekzisto de la dio de l’ kristanoj. Kaj la surteraj reprezentantoj de tiu dio estas per forta mano vipataj kaj per senkompata ironio profunde vundataj.

La vivo ankaŭ estas ironia: Voltero estis instruita kaj edukita de jezuitoj. Ĉe ili tre diligente li lernis. Sed la bona lernanto havis tro fortan intelekton por lasi sin subigi per la lerta kaj subtila edukmaniero de siaj profesoroj. Li fakte fariĝis la plej timinda kontraŭulo de la jezuitoj. Lia malamo kontraŭ la jezuita societo speguliĝas tra multaj paĝoj el Kandido.

Pro siaj viglaj atakoj kontraŭ ĉiuj maljustoj, kontraŭ potenculoj kaj altranguloj Voltero estis kelkfoje malliberigata aŭ devis forkuri eksterlanden. Sed li ĉiam sukcesis fine atingi indulgon ĉe siaj persekutantoj. Oni eble povus riproĉi al nia aŭtoro, ke li ne estis tre fortkaraktera. Li ne konsentis tro suferi pro siaj ideoj. Kiel lia fama antaŭulo Rablezo, li pretis defendi sian vidpunkton nur ĝis bruligo ekskluzive! Tio estas ankaŭ karakteriza trajto pri lia raciemo: konsenti suferi aŭ morti pro ideoj, tio ja signas ian religieman spiritostaton. Verdire ni sentas pli da simpatio kaj admiro por homo, kiu pretas oferi sian vivon pro sia idealo aŭ pro la liberigo de subpremata klaso. Sed ni ne rajtas postuli, ke homo estu ĉiel perfekta, bona, imitinda. Tia homo estus dio kaj sekve nur fantazia elpenso. La aŭtoro de Kandido estis nur homo…

Voltero mortis maljuna, riĉa kaj superŝutata per honoroj. Tamen ĉiuj konsentas, ke el inter la t.n. Enciklopedianoj li estis unu el tiuj, kiuj faris plej multe en la ideologia preparado al la gvidantoj de l’ Granda Revolucio burĝa el la jaroj 1789–1793.

вернуться

[6]

Ĝis nun, kiam mi redaktas ĉi tiun Antaŭparolon, trapasis jam 263 jaroj (de post la 1ª eldono). — S.

вернуться

[7]

Almenaŭ la proprasencaj jezuitoj modernaj estas nek tiom influhavaj, nek tiom fiaj, kiaj ili pentras Voltero. — S.

вернуться

[8]

Tiu filozofio estis laŭmoda, sed ĝi ne estis «reganta». Ekz‑e en ĉap.6ª pro ĉi tiu filozofio Pangloso estas ekzekutata. — S.

вернуться

[9]

Ĉi tie okazas konfuzo de la teodiceo de Lejbnico kun la optimismo de la angla skolo, esprimita en la filozofia poemo «Eseo pri Homo» fare de Aleksandro Popo (kiu verkadis ne malpli plaĉe ol lia amiko Voltero):

One truth is clear, Whatever is, is right. (Unu vero klaras: Ĉio ajn ekzistanta estas prava) A. Pope, “An Essay on Man”, 1:10

Pli detale mi traktas tion en la Postparolo. — S.

вернуться

[10]

Lejbnico ne opiniis tiel. Vidu kontraŭekzemplon el la «Teodiceo» en la noto [164] (publika indigniĝo pri malbono — la krimo de Seksto Tarkvinio — kaŭzas ribelan plibonigon: estiĝon de la Roma Respubliko). Aliflanke, ion similan ja diris Popo:

X. Cease, then, nor order imperfection name: Our proper bliss depends on what we blame. Know thy own point: this kind, this due degree Of blindness, weakness, Heaven bestows on thee. Submit. … — S.
вернуться

[11]

Tamen Lejbnico efektive estis granda pensulo, kaj Voltero estis nur talenta publicisto. Lejbnico generis novajn ideojn, Voltero ideojn propagandis. En «Kandido» Voltero faris karikaturon, kaj facile «disbatis» la karikaturon. Ĝi estas amuza kaj ĝuebla estkiel beletraĵo, sed ĝi ne estas valida obĵeto filozofia. — S.