Выбрать главу

Kandido alproksimiĝas, vidas sian bonfaranton dum momento reaperi kaj poste por ĉiam sinki en la abismon. Li volas sin ĵeti en la maron; la filozofo Pangloso tion malhelpas, pruvante al li, ke la rodo de Lisbono estis formita tute speciale por ke ĉi tiu anabaptisto tie dronu. Dum li tion pruvas apriore, la ŝipo fendiĝas, ĉio pereas krom Pangloso, Kandido kaj la brutala matroso, droniginta la virtan anabaptiston. La kanajlo sukcese tranaĝis ĝis la marbordo, kiun Pangloso kaj Kandido atingis sur tabulo.

Kiam ili iomete rekonsciiĝis, ili piediris al Lisbono; al ili restis iom da mono, per kiu ili esperis sin savi el malsato post ke ili eskapis el la tempesto.

Apenaŭ enirinte la urbon, priplorante la morton de sia bonfaranto, ili sentas subpiede la teron tremi[38]; la maro ŝaŭmegante suprenleviĝas en la haveno, kaj disrompas la ankrumantajn ŝipojn. Kirlaĵoj el flamo kaj cindro kovras la stratojn kaj la placojn; la domoj disfalas, la tegmentoj renversiĝas sur la fundamentojn, kaj la fundamentoj disrompiĝas; 30.000 loĝantoj de ambaŭ seksoj kaj ĉiuj aĝoj pereas sub la ruinoj.

La matroso diras, fajfante kaj blasfemante:

— Ĉi tie eblos profiti.

— Kio povas esti la sufiĉa kialo de ĉi tiu fenomeno? — sin demandas Pangloso.

— Jen estas la lasta tago de l’ mondo! — ekkrias Kandido.

La matroso senprokraste kuras mezen en la rompaĵojn, riskas la morton por trovi monon, sukcesas, ĝin kaptas, ebriiĝas, kaj fordorminte sian ebriecon, aĉetas la karesojn de la unua bonvolema fraŭlino, renkontita sur la ruinoj de detruitaj domoj, meze de mortantoj kaj mortintoj. Ĉi tiam Pangloso lin tiras je la maniko kaj diras:

— Amiko, tio ne decas, vi malobeas la universalan racion, vi malbone pasigas vian tempon.

— Palavro de kadavro! — respondas la alparolito. — Mi estas matroso kaj naskiĝis en Batavio;[39] kvarfoje mi surtretis krucifikson ĉe kvar vojaĝoj en Japanion;[40] bonege ci elektis al kiu prediki cian universalan racion!

Kelkaj ŝtonaj rompopecoj vundis Kandidon; li falis kaj kuŝis sur la strato, kovrite de rompaĵoj kaj petante Pangloson:

— Ho ve, havigu al mi iom da vino kaj oleo[41]; mi mortas.

— Ĉi tiu tertremo ne estas novaĵo, — respondis Pangloso. — Samtiajn skuojn pasintjare spertis la urbo Limo en Ameriko; samaj kaŭzoj, samaj efikoj: certe ekzistas subtera sulfura vejno de Limo ĝis Lisbono.

— Tio estas tre probabla, — diris Kandido; — sed pro Dio, iom da oleo kaj vino.

— Kiel do, «probabla»? — ekindignis la filozofo. — Mi asertas, ke tio estas pruvita!

Kandido svenis, kaj Pangloso alportis al li iom da akvo el proksima fontano.

En la sekva tago, vagante inter la ruinoj, ili trovis iajn manĝaĵojn kaj reakiris iom da forto. Poste ili laboris kun aliaj homoj por helpi la transvivantojn. Kelke da urbanoj savitaj de ili regalis ilin per tagmanĝo tiom bona, kiom eblis en tia ruiniĝego. La manĝado estis malgaja kaj la kompanianoj per larmoj malsekigis sian panon; sed Pangloso konsolis ilin, klarigante, ke alie ne povis okazi:

— Ĉar ĉio ĉi tio, — li diris, — estas la plej bona; ĉar se en Lisbono estas vulkano,[42] tiam tiu vulkano ne povus esti aliloke; ĉar maleblas, ke la aferoj estu ne tiaj, kiaj ili estas; ĉar ĉio estas bona.

Nigra vireto, malfremda al la Inkvizicio kaj najbaro de Pangloso ĉe la tablo, ĝentile ekparolis:

— Ŝajnas, sinjoro, ke vi ne kredas je la Prapeko; ja, se ĉio estas plej bona, sekve okazis nek peko nek puno.

— Mi tre humile petas pardonon de via moŝto, — respondis Pangloso ankoraŭ pli ĝentile, — la pekfalo de l’ homo kaj la sekva malbeno necese eniris la sistemon de la plej bona el la eblaj mondoj.

— Sekve vi ne kredas je libera volo, — diris la najbaro.

— Via moŝto pardonos al mi, — diris Pangloso; — la libero povas kunekzisti kun la nepra neceso: ĉar necesis, ke ni estu liberaj; kaj ĉar finfine la kaŭzece determinita volo…

Pangloso estis ĉe la mezo de la frazo, kiam la najbaro kapsignis al sia armita servisto, kiu estis verŝanta al li vinon nomatan «Porto» aŭ «Oporto».

6. Belega aŭtodafeo kontraŭtertrema kaj publika skurĝo de Kandido

Post la tertremo detruinta tri kvaronojn de Lisbono la saĝuloj de la lando ne trovis pli efikan rimedon por eviti kompletan ruiniĝon ol aranĝi por la popolo belan aŭtodafeon. La universitato de Koimbro[43] konkludis, ke la spektaklo de kelkaj homoj, bruligataj per malvigla fajro dum granda ceremonio, estas efika rimedo por malhelpi la teron tremi.

Konsekvence oni arestis biskajanon, edziĝintan al sia baptanino,[44] kaj du portugalojn, kiuj manĝonte kokidon forigis ties lardon[45]; post la tagmanĝo oni venis por aresti doktoron Pangloso kaj lian disĉiplon Kandido, la unuan pro tio ke li parolis, kaj la duan, ĉar li aŭskultis kun aproba mieno. Ambaŭ estis kondukitaj, ĉiu aparte, en ejojn kie regas malvarmo, kaj en kiuj onin neniam ĝenas la suno.

Semajnon poste oni vestis ilin per sanbenito,[46] kaj kronis per paperaj mitroj. Sur la mitro kaj la sanbenito de Kandido estis pentritaj flamoj renversitaj kaj diabloj sen ungoj kaj sen vostoj; sed la diabloj de Pangloso havis ungojn kaj vostojn, kaj la flamoj staris rekte. Tiele vestite, ili procesie tramarŝis kaj aŭdis tre patosan predikon, kiun sekvis bela himno foburdona.[47] Kandido ricevis skurĝon sur la gluteojn, laŭtakte kun la kantado; la biskajano kaj la du homoj, kiuj malvolis manĝi lardon, estis ŝtiparumitaj; kaj Pangloso estis pendumita, kvankam ĉi tio estas nekutima[48]. Samtage la tero denove ektremis kun terura brukrakado.

Terurita, konsternita, duonfreneza, sanganta kaj tremanta, Kandido sin demandadis:

«Se ĉi tie estas la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, kiaj do estas la aliaj? Ne tre gravas mia glutea skurĝado, tion mi jam spertis ĉe la bulgaroj; sed, ho mia kara Pangloso! la plej eminenta el la filozofoj, kial necesis, ke mi vidu vin pendumata, kaj eĉ sen scii la kialon? Ho mia kara anabaptisto! la plej bona el la homoj, kial necesis, ke vi dronu en la haveno? Ho Kunegundo, la perlo el la junulinoj, kial necesis, ke oni distranĉu vian ventron?»

Apenaŭ sin tenante sur la piedoj, li sin trenis for de la loko kie ĵus li aŭdis predikon, ricevis skurĝon sur la postaĵon, absolvon kaj benon, kiam lin aliris maljunulino kiu diris:

— Kuraĝu, filo, kaj iru kun mi.

7. Kandidon flegas maljunulino; li retrovas sian amatinon

Kandido ne kuraĝiĝis, sed li sekvis la maljunulinon en ian domaĉon; ŝi donis al li poteton da pomado por ke li sin ŝmiru, donis al li por manĝi kaj trinki; ŝi montris al li malgrandan liton sufiĉe puran; apud la lito kuŝis kompleta vestaro.

— Manĝu, trinku kaj dormu, — ŝi diris al li. — Zorgu pri vi Sanktega Dipatrino Atoĉa[49], lia Sankta Moŝto Antonio Padova[50] kaj lia Sankta Moŝto Jakobo Kompostela[51]! Mi revenos morgaŭ.

Kandido, mirigite de ĉio vidita, de ĉio suferita, kaj ankoraŭ pli de la bonkoreco de la maljunulino, volis kisi ŝian manon.

— Ne mian manon vi kisu, — diris la maljunulino. — Mi revenos morgaŭ. Vin ŝmiru per pomado, manĝu kaj dormu.

Malgraŭ tiom da malfeliĉoj Kandido manĝis kaj dormis. Sekvatage la maljunulino alportas al li matenmanĝon, ekzamenas lian dorson, ĝin frotŝmiras per alia pomado; poste alportas al li tagmanĝon; revenas vespere kaj kunportas vespermanĝon. En la tria tago ŝi faras la samajn procedojn.

вернуться

[38]

Temas pri la tertremo en Lisbono, kiu okazis la 1ªⁿ de novembro 1755, kaj kiu pereigis proksimume 15.000 homojn. — L.

вернуться

[39]

Batavio estis la nomo de la hodiaŭa Ĝakarto en la periodo de la Nederlanda regado en Indonezio (ĝis 1942). — S.

вернуться

[40]

En la 18ª jc Japanio komercadis kun unu sola Eŭropa regno, Nederlando. Japanaj komercistoj, reveninte hejmen post vizito en Nederlandajn havenojn en Indonezio, devis publike surtreti krucifikson por pruvi, ke ili ne konvertiĝis en Kristanismon. Voltero transportas tiun kutimon sur la Nederlandan (Batavian) mariston, vizitintan Japanion (eble konfuzite de ĉap.9ª de «Vojaĝo en Laputon» de Guliverado). — S.

вернуться

[41]

Antikvaj rimedoj por trakti vundojn; kp «bandaĝis liajn vundojn, kaj surverŝis oleon kaj vinon» (Luko, 10:34). — S.

вернуться

[42]

Pangloso kredas je la vulkanologia teorio pri la Lisbona tertremo, kiun li ĵus prezentis al Kandido. — S.

вернуться

[43]

La Lisbona Universitato en 1308 translokiĝis en la urbon Koimbro (portugale: Coimbra).

вернуться

[44]

En la jaro 615ª papo Adeodato la 2ª malpermesis geedziĝon inter gebaptanoj: Nullus christianus suam commatrem in conjugium susciperet debet.

вернуться

[45]

Oni do suspektis, ke ili estas kaŝitaj judismanoj. — S.

вернуться

[46]

Flava sakaĵo, per kiu la inkvizitoroj vestis la kondamnitojn.

вернуться

[47]

Foburdono: En la muziko de la malfrua Mezepoko kaj Renesanco, harmoniiga procedo en kiu kontraŭmelodio kantata pli alte ol la baza melodio kaj alia kantata pli malalte kreas impreson pri baso kiu fakte malestas. France — S.

вернуться

[48]

Inkvizicio ne kutimis pendumigi herezulojn.

вернуться

[49]

Ligna statuo en Madrido, objekto de kulto de la graveda Dipatrino. — S.

вернуться

[50]

La sankta patrono de Portugalio. — S.

вернуться

[51]

La sankta patrono de Hispanio. — S.