Выбрать главу

Jen ili ambaŭ altabliĝas; kaj, post la vespermanĝo, ili reokupas la belan kanapon, pri kiu ni jam parolis; ili estis tie, kiam envenis Don-Isaĥaro, unu el la mastroj de la domo. Estis sabato. Li venis por ĝui siajn rajtojn kaj esprimi sian delikatan amon.

9. Kio trafis Kunegundon, Kandidon, la ĉefinkvizitoron kaj la judon

Tiu Isaĥaro estis la plej kolerema hebreo el ĉiuj, kiuj ekzistis en Izraelo de post la Babela kaptiteco.[54]

— Kio! — li diris, — vi, hundino galileana,[55] ĉu ne sufiĉas al vi la inkvizitoro? Ĉu ankaŭ kun ĉi tiu fripono mi vin dividu?

Tion dirante li eligas longan ponardon, kiun li ĉiam kunportis, kaj certa, ke lia kontraŭulo ne havas armilojn, sin ĵetas sur Kandidon; sed kun la kompleta vestaro nia brava vestfaliano ricevis de la maljunulino belan spadon. Kvankam Kandido estis pacema, tamen ĉi-okaze li elingigas la spadon — kaj jen la izraelido falas senviva sur la plankon, antaŭ la piedojn de la bela Kunegundo.

— Sankta Virgulino! — ŝi ekkriis. — Kio nin trafos? Kadavro en la domo! Se venos polico, ni pereos.

— Se Pangloso ne estus pendumita, — diris Kandido, — li ĉi-okaze donus al ni bonan konsilon, ĉar li estis granda filozofo. Manke de Pangloso ni petu konsilon de la maljunulino.

La maljunulino estis tre prudenta, ŝi komencis eldiri sian opinion, kiam malfermiĝis alia pordeto. Estis la unua horo post noktomezo, komenciĝis dimanĉo. Tiu tago apartenis al la Inkvizitora Moŝto. Li eniras kaj vidas la glutee skurĝitan Kandidon kun spado en la mano, kadavron sur la planko, Kunegundon frenezaspekta kaj la maljunulinon donanta konsilojn.

Jen kio okazis ĉi-momente en la animo de Kandido, kaj jen kiel li rezonis:

«Se ĉi tiu sankta homo vokos por helpo, li nepre min ŝtiparumigos; same li povos fari pri Kunegundo; li jam senkompate min skurĝigis; li estas mia rivalo; unu fojon mortiginte, nun mi ne povas heziti.»

Tiu rezonado estis fulmrapida kaj klara; ne lasante la surprizitan inkvizitoron retrovi la sinregon, Kandido lin trapikas kaj ĵetas apud la judon.

— Eĉ pli bone, — diris Kunegundo. — Ne plu eblas pardono; ni estas ekskomunikotaj, alvenis nia lasta horo. Sed kiel povis vi, denaske tiom milda, en du minutoj mortigi judon kaj prelaton?

— Mia kara, — respondis Kandido, — kiam oni estas amanta, ĵaluza kaj skurĝita de la Inkvizicio, maleblas scii, kion oni povas fari.

Ĉi tiam ekparolis la maljunulino:

— En la stalo estas tri Andalusiaj ĉevaloj, kun siaj seloj kaj bridoj; la brava Kandido selu ilin. La sinjorino havas ormonerojn[56] kaj juvelojn. Ni tuj ekrajdu, kvankam mi povas sidi nur sur unu gluteo, kaj ni iru Kadison. La vetero estas belega, kaj estas granda plezuro vojaĝi ĉe la malvarmeto de l’ nokto.

Tuj Kandido selas la tri ĉevalojn. Kunegundo, la maljunulino kaj li trarajdas 223 kilometrojn senhalte. Dum ili vojas, la Sankta Fratularo[57] venas en la domon. La inkvizitoron oni entombigas en bela preĝejo, Isaĥaron oni ĵetas sur la sterkejon.

Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino estis jam en la urbeto Araseno, meze en la montoj de Sjeramoreno[58]; kaj jene ili interparolis en taverno.

10. En kia mizerego Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino alvenas Kadison, kaj pri ilia surŝipiĝo

— Kiu do ŝtelis miajn ormonerojn kaj juvelojn? — plorante demandadis Kunegundo. — Per kio ni vivos? Kion ni faru? Kie trovi inkvizitoron kaj judon, kiuj donacu al mi aliajn?

— Ho ve, — diris la maljunulino, — mi tre suspektas respektindan franciskanon, kiu tranoktis kun ni en la sama gastejo en Badaĥoso. Dio min gardu de neprava juĝo, sed dufoje li eniris nian ĉambron; kaj forveturis longe antaŭ ni.

— Hm, — diris Kandido, — la bona Pangloso ofte pruvadis al mi, ke la riĉoj de la tero estas komunaj por ĉiuj homoj, ke ĉiuj havas egalajn rajtojn je ili.[59] Laŭ tiu principo, la franciskano devis lasi al ni iom por fini nian vojaĝon. Ĉu al vi do restas nenio, mia bela Kunegundo?

— Eĉ ne groŝo, — ŝi respondis.

— Kion fari? — diris Kandido.

— Ni vendu unu ĉevalon, — diris la maljunulino. — Mi sidos postsele kun la fraŭlino, kvankam mi povas sidi nur sur unu gluteo, kaj ni atingos Kadison.

En la sama gastejo estis prioro de benediktanoj, li malkare aĉetis la ĉevalon. Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino pasis tra Luseno, tra Ŝilaso,[60] tra Lebriĥo, kaj fine venis Kadison. Tie estis ekipata ŝiparo kaj arigata trupo por milite prudentigi la respektindajn jezuitojn de Paragvajo,[61] kiujn oni kulpigis pri ribeligo de unu el siaj hordoj kontraŭ la reĝoj de Hispanio kaj Portugalio, apud la urbo Sankta-Sakramento.[62]

Kandido, militservinta ĉe la bulgaroj, plenumis antaŭ la generalo de la malgranda armeo la bulgaran ekzercaron kun tiom da eleganta facilo, da rapido, da lerto, da fiero kaj ĝusteco, ke oni lin estrigis super infanteria roto.

Jen li estas kapitano; li enŝipiĝas[63] kun Kunegundo, la maljunulino, du servistoj, kaj la du Andalusiaj ĉevaloj, apartenintaj al la ĉefinkvizitoro de Portugalio.

Dum la marvojaĝo ili multe rezonadis pri la filozofio de la kompatinda Pangloso.

— Ni iras en alian mondon, — parolis Kandido; — sendube ĝi estas tiu, kie ĉio bonas; ĉar endas agnoski, ke oni rajtus iom ĝemeti pri tio, kio fizike kaj morale okazas en la nia.

— Tutkore mi vin amas, — parolis Kunegundo; — sed mia animo ankoraŭ restas glaciigita de tio, kion mi vidis kaj spertis.

— Ĉio bone prosperos, — persvadis Kandido. — Jen jam la maro de ĉi tiu nova mondo estas pli bona ol la Eŭropaj; ĝi estas pli kvieta, la ventoj pli konstantaj. Sendube ĝuste ĉi tiu Nova Mondo estas la plej bona el la eblaj mondoj.

— Tia estu la Dia volo! — parolis Kunegundo. — Sed mi estis tiom terure malfeliĉa en la malnova, ke mia koro ne plu kapablas esperi.

— Vi plendas! — diris la maljunulino. — Aĥ! vi ne spertis tiajn malfeliĉojn, kiaj estis la miaj.

Kunegundo preskaŭ ekridis, ŝin amuzis la pretendo de la bonulino esti pli malfeliĉa ol ŝi.

— Ho ve! — ŝi diris, — mia bonulino, krom se vin seksperfortis du bulgaroj; krom se vi ricevis du tranĉilpuŝojn en la ventron; krom se oni ruinigis du viajn kastelojn; krom se vi vidis mortigataj du viajn patrojn kaj du viajn patrinojn; kaj krom se vi havis du amatojn skurĝitajn ĉe aŭtodafeo — mi ne komprenas, kiel vi superus min tiurilate. Aldonu, ke naskite baronidino kun 72 nobelaj geantaŭuloj,[64] mi devis servi kiel kuiristino.

— Kara infano, — respondis la maljunulino, — vi ne konas mian devenon; kaj se mi montrus al vi mian postaĵon, vi ne parolus tiel, kiel vi parolas, kaj vi hezitus en via juĝo.

Tiu respondo ekscitis grandan scivolon en Kunegundo kaj Kandido. La maljunulino plu parolis jene:

11. Historio de la maljunulino

— Ne ĉiam mi havis la okulojn kun elturnitaj palpebraj randoj kaj skarlate borderitajn; mia nazo ne ĉiam tuŝis la mentonon; kaj ne ĉiam mi estis servistino. Mi estas filino de Papo Urbano la 10ª kaj de princino Palestrina.[65] Ĝis mia 14ª jaro mi estis edukata en palaco, por kiu la kasteloj de viaj germanaj baronoj ne taŭgus eĉ kiel staloj; kaj unu mia robo kostis pli ol ĉiuj luksaĵoj de Vestfalio. Mi kreskis ĉiam pli bela, pli gracia, talenta, meze de plezuroj, de respektoj kaj esperoj; jam mi komencis inspiri amon, mia brusto estis formiĝanta; kaj kia brusto! Blanka, malmola, simila al tiu de Venero Mediĉa; kaj kiaj okuloj! Kiaj palpebroj! Kiaj nigraj brovoj! Kiaj flamoj brilis en miaj du pupiloj, paligante la scintiladon de la steloj, kiel diradis al mi la lokaj poetoj. La virinoj kiuj min vestadis kaj malvestadis, ekstazis rigardante min de antaŭe kaj de malantaŭe; kaj ĉiuj viroj deziris esti ĉe ilia loko.

вернуться

[54]

La periodo en la historio de la hebrea popolo en la jaroj 597ª a.K. ĝis 539ª a.K. kiam ties granda parto estis deportita en Babilonion. — S.

вернуться

[55]

Antikve galileanoj estis malŝata alinomo de la kristanoj (ĉar Jesuo kaj preskaŭ ĉiuj apostoloj devenis el Galileo, kies judeco estis pridubata). Krome, diference de Kristanoj tiu alinomo ne implicas, ke Jesuo estis Kristo (t.e. la Mesio), kion la judismano Don-Isaĥaro ne povus agnoski. — S.

вернуться

[56]

V: moyadors — anglalingva adaptaĵo de la portugala moedas de ouro = ‹oraj moneroj›. En la sekva ĉapitro tiujn samajn monerojn Voltero nomos per la franca nomo pistoles (piŝtoloj). — S.

вернуться

[57]

Hispane: La santa Hermandad, tiutempa ĝendarmaro. Interalie, ĝi rajtis priserĉi loĝejojn. — S.

вернуться

[58]

Sjeramoreno (hispane Sierra Morena) estas montoĉeno en la sudo de Hispanio. — 223 km estas la Volteraj ‹30 mejloj› (trente milles), kiel mi eksplikas en la Postparolo; proksimume tiom efektive estas la distanco de Lisbono ĝis Sjeramoreno, kvankam «senhalte» trarajdi tian distancon dum unu nokto ŝajnas iom tro multe eĉ per tre bonaj ĉevaloj. — La urbeton Voltero nomas Avacéna, loknomo nekonata. Mi supozas ke la manskriban r oni mislegis kiel v en Aracena; tamen tiu Araseno situas pli malproksime en la montaro, je 244 km de Lisbono. Same (t.e per Aracena) korektas H. — S.

вернуться

[59]

Ĉi tie kaj poste Voltero parodias Rusoajn tezojn el la «Rezonado pri la deveno de neegaleco» (J.-J. Rousseau: Discours sur l'origine de l’inégalité, 1755). Sian rilaton al tiu verko Voltero esprimis en letero al Rusoo (1755-08-30): «Mi ricevis, sinjoro, vian novan libron kontraŭ la homa genro … Neniam tiom da sprito estis aplikita por brutigi nin ĉiujn. Legante vian verkon oni emas kvarpiediĝi…». Evidente, Volteron ŝokis la kontraŭciviliza patoso de Rusoo, al kiu li ankoraŭ respondos per la ĉapitroj 15ª kaj 16ª pri la jezuita «socialismo» kaj pri «la noblaj sovaĝuloj». — S.

вернуться

[60]

Tiu irvojo estas sensencaĵo. Chillas probable estas la urbeto apud Lisbono (ankaŭ L ĝin transskribas kiel nomon portugalan: Ŝilas); atinginte Sjeramorenon kaj celante Kadison, kial reveni Portugalion? — S.

вернуться

[61]

La jezuita Paragvajo entenis, krom la teritorion de la moderna Paragvajo, ankaŭ Argentinon, Urugvajojn kaj la Brazilan subŝtaton la Suda Riogrando. — S.

вернуться

[62]

Hispane Colonia del Sacramento, nun en Urugvajo. Laŭ la Madrida traktato de 1750 ĝin devis ricevi Hispanio; sed la Orientan bordon de Urugvajo-rivero Hispanio cedis al Portugalio, kaj la 7 tieaj Orientaj Misiejoj estis movotaj sur la hispanan bordon Okcidentan. La perforta transloĝigo de la misiejaj indianoj kaŭzis ilian ribelon, pri kiu oni akuzadis jezuitojn. — S.

вернуться

[63]

Voltero investis parton de sia kapitalo en ekipadon de la ŝipo «Paskalo» (Pascal, nomita omaĝe al la fama kontraŭulo de la jezuitoj), kiu partoprenis la ekspedicion. Do, ne maleblas ke Kandido kaj liaj kunulinoj vojaĝas per la ŝipo kunposedata de Voltero. — S.

вернуться

[64]

Sekve, la patro de Kunigundo kaj lia fratino la supozata patrino de Kandido havis malpli ol 71 da nobelaj geantaŭuloj (ĉar la nombro 72 inkludas la gebaronojn mem kaj la geantaŭulojn de la baronino). Tial la nobeleco de la malakceptita patro de Kandido kun liaj 71 pruvitaj geantaŭuloj (laŭ ĉap.1ª) superis la nobelecon de la familio Tondrotrunkhejmo (aŭ Voltero miskalkulis) ☹ — S.

вернуться

[65]

Atentu la ekstreman takton de la aŭtoro: ĝis nun ne ekzistis papo Urbano la 10ª! La aŭtoro ne arogas atribui bastardon al reala papo. Kia prudento! Kia delikata skrupulo! (Noto de Voltero?) — Ĉi tiu noto unue aperis en postmortaj eldonoj de la verko, laŭ informo de Vanjero (Wagnière), la sekretario de Voltero en la jaroj 1756–1778. La lasta papo akceptinta la nomon Urbano estas Urbano la 8ª (mortinta en 1644). Cetere, tiu papo devenis el Palestrino, urbo kaj princujo apud Romo. — S.