Poemoj orginalaj kaj tradukaĵoj el 33 lingvoj, fare de Grabowski, 1913.
«Grabowski majstre pruvis, ke Esperanto kapablas liveri bonegajn rimajn tradukojn el plej diversaj lingvoj. Li preskaŭ ĉiam elektis poemojn, kies valoro fakte meritas...
Traduko de «La Chanson de Roland» laŭ oficiala klasika teksto de Léon Gautier (24-a eldono, ĉe Alfred Marne, Tours, 1899), kiu revivigas la Oksfordan manuskripton.
Vortoj, versoj aŭ strofoj presitaj kursive mankas en la Oksforda manuskripto,...
La traduko ne kompletas. Laŭ la “Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto” de Geoffrey Sutton, daŭrigo (ĝis la Kanto Naŭa) aperis en 1897.
Ĉi tiu bitlibro entenas ĉion aperintan en la Nurnberga eldono (1895), do la...
«Kalocsay — mondvoĉa bardo, reĝo de l’ ritmo kaj rimo», estas enplektinta en nian literaturkronon ankoraŭ unu floron, verkinte libreton, en kiu li pentris galerion de esperantaj steloj «al kiuj firme sin apogas la Esperanta...
Vasilij Devjatnin (1862–1938), ruso, instruisto de Latino kaj de la rusa literaturo, eksvolapukisto, esperantistiĝis en 1891. Li estas unu el la eminentaj poetoj de la frua periodo, kaj interalie de la «Fundamenta Krestomatio». Devjatnin estis...
Elektinte unu el la plej karakterizaj pecoj de la pola literaturo, Grabowski liveris al ni mirindan ĉefverkon. Traduki ĉi tiun dekmilversan poemon estis titana laboro. Grabowski faris fidelan tradukon de l’ originalo, ĝin sekvante preskaŭ...
Kolekto da artikoloj pri Esperanto, traktantaj la Esperantan vortfaradon, evoluon de la poezia lingvo, la Esperantajn rimojn, la prononcadon, akcentojn kaj ritmojn. Krome Kalocsay respondas 14 lingvajn demandojn (i.a. pri la artikolo, gramatikaj...
Eŭgeno Miĥalski (1897–1937) estas de multaj opiniata la plej granda poeto el la skolo de la proletaj esperantistaj verkistoj el la komenco de la 20ª jc. De lia plumo aperis tri poemaroj: «La unua ondo» (1918); ĉi tiu «Prologo» (1929); kaj...
Traduko de humura rakontpoemo de Puŝkino, inspirita de la Ŝekspira poemo “The Rape of Lucrece”. Komence Puŝkino volis parodii la verkon de Ŝekspiro («Kio okazus, se Lukrecia estus doninta vangofrapon al Tarkvinio?»); sed rezultus la unua...